La verkoj, kiuj ĉi-jare partoprenos en la Belartaj Konkursoj de UEA, estos prijuĝataj de ĵurio, kies konsisto grandparte diferencas de la antaŭa. En la poezia branĉo ĉiuj juĝantoj estas novaj. En la vidbenda branĉo la ĵurio ne ŝanĝiĝis, sed en ĉiuj aliaj branĉoj almenaŭ unu juĝanto estas nova. En la strukturo de UEA la teamo de ĵurianoj havas statuson de komisiono. Jam antaŭe estis elektitaj ĝiaj prezidanto prof. Humphrey Tonkin kaj sekretariino Michela Lipari, kiuj preparis la proponon pri la juĝantoj en la unuopaj branĉoj.
En la poezia branĉo, kiu tradicie allogas la plej grandan nombron da konkursaĵoj, juĝos Carmel Mallia (Malto), Wouter Pilger (Nederlando) kaj Roberto Passos Nogueira (Brazilo), kaj en prozo Don Harlow (Usono), Donald Broadribb (Aŭstralio) kaj Konisi Gaku (Japanio). La konkursaj eseoj estos ekzamenataj de Detlev Blanke (Germanio), Gian Carlo Fighiera (Italio) kaj Tsukasa Kobayashi (Japanio). Martin Haase (Germanio), Wera Blanke (Germanio) kaj Paul Gubbins (Britio) pripesos la teatraĵojn. La ĵurio pri kantoj konsistas el Franz-Georg Roessler (Germanio), Jacques le Puil (Francio) kaj Bertilo Wennergren (Germanio/Svedio), dum Jouko Lindstedt (Finnlando), Anna Lowenstein (Italio) kaj James Resende Piton (Brazilo) elektos la Infanlibron de la Jaro. La vidbendojn plu taksos Roman Dobrzynski (Pollando), Brian Moon (Luksemburgio) kaj Francisco L. Veuthey (Nederlando).
Por vidbendoj la limdato de alsendo de konkursaĵoj estas la 1-a de julio, sed en la aliaj branĉoj la konkursaĵoj devas atingi la sekretariinon plej laste la 31-an de marto. Ĉion oni adresu al: Belartaj Konkursoj de UEA, p/a Michela Lipari, Viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio; rete michela.lipariĈEesperanto.org. Praktikaj informoj pri partopreno en la Konkursoj aperis i.a. en la novembra numero de la revuo "Esperanto". La rezultojn oni anoncos en la 90-a UK en Vilno.
Videblas konkursaĵoj por “Teo kaj Amo” kaj komenciĝas voĉdonado por “la plej ŝatataj filmetoj”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 673 (2017-02-21)
La afrika esperantistaro pretas inviti la mondon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 531 (2014-01-09)
Ĵurio de la Belartaj Konkursoj elektita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 277 (2007-12-25)
Kroata ministrino pri turismo akceptis esperantistojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 107 (2000-11-29)
Konsilanto de la Alta Protektanto akceptis LKK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 79 (2000-05-16)