D-ro Zdravko Jelenović, kulturkonsilanto de Stjepan Mesić, prezidento de Respubliko Kroatio, akceptis reprezentantojn de la Loka Kongresa Komitato de la 86-a Universala Kongreso de Esperanto en la Oficejo de la Prezidento la 10-an de majo. La delegacion gvidis akademiano Dalibor Brozović, prezidanto de Kroata Esperanto-Ligo kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Spomenka Stimeć kaj Dalibor Seatović informis la konsilanton pri la evoluo de la preparlaboroj por la UK kaj pri la kontribuo de Esperanto al la internacia diskonigo de la kroata kulturo. La kulturperadaj atingoj dum naŭ jardekoj de Esperanto en Kroatio estas ne malgrandaj.
Esperantistoj dankis ke la prezidento Stjepan Mesić akceptis fariĝi Alta Protektanto de la 86-a Universala Kongreso okazonta en Zagrebo en 2001. D-ro Stanko Nick, eksterapolitika konsilanto de la prezidento, estas aktiva membro de la Honora Komitato de la Zagreba UK, pri kio d-ro Jelenovic esprimis apartan kontenton.
La 104-a UK: informkanaloj, reta aliĝilo kaj LKK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 761 (2018-10-05)
Altnivela akcepto por la delegitaro de UEA ĉe Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 329 (2009-06-09)
Prezidanto de la Respubliko Alta Protektanto de la 91-a UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 237 (2006-07-11)
La litova ŝtatestro Alta Protektanto de la 90-a UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 200 (2005-02-07)
Ĵurio preta por akcepti konkursaĵojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 195 (2005-01-10)