Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 277 (2007-12-25)
Ĵurio de la Belartaj Konkursoj elektita

Kadre de la elektado de komisionoj kaj komisiitoj por nova trijara periodo la Estraro de UEA elektis ankaŭ la juĝantojn de la Belartaj Konkursoj. Kune kun prof. Humphrey Tonkin kaj Michela Lipari, respektive prezidanto kaj sekretario, ili konsistigas la Komisionon pri Belartaj Konkursoj. Inter la elektitoj estas pluraj laŭreatoj de la Konkursoj.

Pri la verkoj de la unuopaj konkursaj branĉoj juĝas po tri ĵurianoj. Tiuj pri poezio estas Anja Karkiainen (Finnlando), Carmel Mallia (Malto) kaj Mao Zifu (Ĉinio). Pri prozo juĝos Gerrit Berveling (Nederlando), Donald Broadribb (Aŭstralio) kaj Konisi Gaku (Japanio), kaj pri eseo Detlev Blanke (Germanio), Giancarlo Fighiera (Italio) kaj Gotoo Hitoshi (Japanio). La juĝantoj pri teatraĵoj estas Wera Blanke (Germanio), Paul Gubbins (Britio) kaj Giuliano Turone (Italio). La Infanlibron de la Jaro elektos Kitagawa Hisasi (Japanio), Jouko Lindstedt (Finnlando) kaj James Rezende Piton (Brazilo). La juĝantoj pri filmoj estas Roman Dobrzynski (Pollando), Brian Moon (Luksemburgio) kaj Francisko Veuthey (Nederlando).

Por la branĉo de kantoj oni provizore ne elektis juĝantojn, ĉar en 2008 ne okazos konkurso en tiu branĉo.

Limdato por partopreni en la Belartaj Konkursoj de 2008 estas la 31-a de marto, escepte de filmoj, por kiuj la limdato estas la 1-a de julio. Ĉiujn konkursaĵojn oni sendu al: Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, Viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio; rete: michela.lipari@.spamaĵo?tiscali.it. Detala anonco aperis en la revuo "Esperanto" (novembro 2007) kaj en Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 273.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/277a3

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026