La Esperanto-movado festas la 50-an datrevenon de la historia rezolucio pri Esperanto, kiun Unesko akceptis en sia Ĝenerala Konferenco en Montevideo la 10-an de decembro 1954. Du tagojn pli frue Unesko asignis al Universala Esperanto-Asocio la statuson de konsultaj rilatoj. La akcepto de la rezolucio de 1954, rekonfirmita per nova rezolucio de la Ĝenerala Konferenco en 1985 en Sofio, signifas la plej gravan oficialan rekonon de Esperanto fare de la monda komunumo ĝis nun. Ambaŭ rezolucioj de Unesko signifis ankaŭ agnoskon de UEA kiel la unuavica reprezentanto de la Esperanto-movado.
Koincide, kaj tre simbole, la 10-a de decembro estas ankaŭ la Internacia Tago de Homaj Rajtoj, kiu memorigas pri la adopto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj la 10-an de decembro 1946. Okaze de la duobla datreveno Renato Corsetti, prezidanto de UEA, lanĉis deklaron, en kiu li memorigas pri la multflanka kontribuo de esperantistoj al la celoj de Unesko kaj pri la interligiteco de la agadoj por Esperanto kaj homaj rajtoj. Corsetti aparte emfazas la gravecon de lingva diverseco kaj de lingvaj homaj rajtoj, kaj esprimas sian kontenton pri tio, ke lastatempe ili komencis ricevi pli da atento ĉe UN kaj Unesko.
Okaze de la 50-jariĝo de la Montevidea rezolucio kaj de la starigo de oficialaj rilatoj inter Unesko kaj UEA, prezidanto Corsetti sendis ankaŭ salutmesaĝon al la ĝenerala direktoro de Unesko, s-ro Koichiro Matsuura. En ĝi Corsetti reliefigis la daŭran subtenon de UEA al diversaj agadoj de Unesko. Tio okazis i.a. per informado al la membroj, per esperantigo de dokumentoj kaj libroj de Unesko, kaj per dediĉo de la temo de multaj Universalaj Kongresoj al specialaj jaroj kaj jardekoj de UN kaj Unesko. La prezidanto de UEA menciis ankaŭ la plej longedaŭran projekton de UEA por apogi iniciaton de Unesko, la Serion Oriento-Okcidento, kiu de pli ol kvar jardekoj kontribuas al la diskonigo kaj reciproka aprezado de diversaj kulturoj per eldonado de iliaj literaturaj ĉefverkoj.
Dum la jaro 2004 okazis pluraj aranĝoj por festi la 50-an datrevenon de la atingo en Montevideo. Speciala programero estis dediĉita al ĝi en la UK en Pekino. En Montevideo mem Urugvaja Esperanto-Societo organizis kun helpo de UEA grandan ekspozicion pri Esperanto kadre de la Internacia Librofoiro de Montevideo en aŭgusto-septembro. La decembra numero de "Esperanto" donas atenton al la jubileo kaj al la protagonisto ĉe la ekesto de la rezolucio de 1954, prof. d-ro Ivo Lapenna. En ĝi aperas ankaŭ la tekstoj de la rezolucioj de Montevideo kaj Sofio, kiuj tradicie aperas ankaŭ komence de la Jarlibro de UEA.
Deklaro de UEA okaze de la 75-a Internacia datreveno por la Holokaŭsto, 27 januaro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 844 (2020-01-23)
Deklaro de UEA okaze de la Tago de Homaj Rajtoj 2018 kaj la Sepdeka Datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 770 (2018-12-10)
Internacia Tago de Paco 2018: alvoko al kunmemoro en la jaro de la 70-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 756 (2018-09-19)
UEA ĉe UN pri lingvaj rajtoj, UK kaj Zamenhof-datreveno
Gazetaraj Komunikoj n-ro 597 (2015-11-27)
Propono prifesti la Zamenhof-datrevenon progresas ĉe Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 588 (2015-09-27)