Okaze de la Tago de Homaj Rajtoj, la 10-a de decembro 2018, kaj festado
de la 70-a datreveno
de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj,
akceptita je tiu dato en la jaro 1948, Universala
Esperanto-Asocio
samtempe gratulas al Unuiĝintaj Nacioj pro ties konstanta, persista kaj
longdaŭra defendo de la homaj rajtoj tra la mondo, kaj atentigas ke, pli
ol iam ajn antaŭe, la
popoloj de la mondo bezonas la Deklaracion kaj
la principojn kiujn ĝi entenas.
Ĉie la homaro frontas diskriminacion
(interalie diskriminacion surbaze de la lingvo), uzadon de
perforto
anstataŭ paca dialogo, kaj forgesemon antaŭ la lecionoj de la
historio.
La Universala Esperanto-Asocio (UEA) deklaras sian solidarecon kun la
principoj de homaj rajtoj
kaj kun Unuiĝintaj Nacioj en ties strebado
realigi tiujn principojn.
Fondita en 1908, UEA – la ĉefa monda asocio por la uzado kaj
disvastigo de la internacia lingvo
Esperanto – dekomence laboris
por la ideoj de homa egaleco kaj tutmonda interkompreniĝo.
Kvardek
jarojn poste, jam antaŭ la akcepto de la Deklaracio fare de Unuiĝintaj
Nacioj, la Asocio
enskribis respekton al la homaj rajtoj en sia
Statuto kiel esencan kondiĉon por sia agado.
Nuntempe ĝi aktivas por
dissemi informojn pri homaj rajtoj en pli ol 120 landoj.
Homrajta Tago proksime koincidas kun alia ĉiujara festo – tiu de
la naskiĝo de d-ro Ludoviko
Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto,
kiu dediĉis sian vivon al la interfratiĝo de la homaro kaj
kies
naskiĝtagon oni festas la 15-an de decembro. “Absoluta justeco,
egaleco kaj frateco inter la
popoloj en la praktiko estas plene
ebla,” Zamenhof asertis en 1905.
“Ĉiu lando,” li deklaris en 1906, “apartenas ne al
tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj ĝiaj
loĝantoj,” kaj “en sia familia vivo ĉiu homo havas plenan,
naturan kaj nedisputeblan rajton,
paroli kian lingvon aŭ dialekton li
volas kaj konfesi kian religion li volas” – sed tion fari en
harmonio kun tiuj kiuj praktikas alian lingvon aŭ alian religion. Pro
tio li rekomendis Esperanton
kiel internacian lingvon por la tuta
homaro.
Hodiaŭ UEA substrekas la kongruon inter la klopodoj de Zamenhof kaj la
streboj por plene
universaligi la homajn rajtojn. La Asocio invitas
ĉiujn defendantojn de la homaj rajtoj konsciiĝi pri
la graveco de
lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco en la laboro por atingi pli justan kaj
pacan mondon
kaj konfirmas sian plenan subtenon de la idealoj de la
Universala Deklaracio.
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 910 (2020-10-01)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 908 (2020-09-21)
Premio 2020 de Fondaĵo Antoni Grabowski al Bertilo Wennergren
Gazetaraj Komunikoj n-ro 907 (2020-09-11)