Hodiaŭ, kiam 50 ŝtatgvidantoj kaj delegacioj de la tuta mondo kunvenas en Yad Vashem por mencii la 75-an datrevenon de la liberigo de Auschwitz kaj la viktimojn de la Holokaŭsto, UEA omaĝas al la memoro de la milionoj kiuj estis mortigitaj pro sia genta aparteno kaj religio, inter ili ankaŭ multaj esperantistoj inkluzive de familianoj Zamenhof. En tiu tago, kiun la internacia komunumo mencias en la dato kiam estis liberigita la ekstermejo Auschwitz, oni memoru la pasintecon kun instruo por la estonteco, ke neniam plu homoj estu persekutataj pro sia religia, genta aŭ kultura aparteno kaj la homaro atente respektu la homajn rajtojn je libereco, interalie de kredo kaj lingvo.
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 910 (2020-10-01)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 908 (2020-09-21)
70-jariĝo de la Deklaro de Schuman, Eŭropa Tago kaj Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 870 (2020-05-08)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 849 (2020-02-17)