Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 144 (2002-01-24)
Nova Ĝenerala Direktoro eklaboris

Trevor Steele, nova aganta ĝenerala direktoro de UEA, ekoficis ekde la 1-a de januaro 2002.

Li estas entute la kvina, kiu okupas la plej superan oficistan postenon de UEA ekde 1955, kiam la Centra Oficejo translokiĝis de Britio al Roterdamo.

Trevor Steele, konata E-lingva verkisto, laŭ reciproka interkonsento kun la Oficeja komisiono de la Estraro de UEA, estas nomumita por la periodo de unu jaro, dum kiu unu el liaj ĉefaj taskoj estos la harmoniigo de interrilatoj inter la Oficejo kaj la Estraro.

Steele rajtas ankaŭ kandidati por la posteno de konstanta Ĝenerala Direktoro, kiu devos esti elektita en 2002. Intertempe li ankaŭ kontribuos al organiza restrukturigo kaj teknika modernigo de la CO.

Paralele kun tio okazas la iom-po-ioma foriro de kelkaj antaŭaj oficistoj: ekde marto ne plu laboros en la CO Istvan Ertl, la antaŭa redaktoro de "Esperanto", kiu ricevis novan laboron en Bruselo ĉe internacia neregistara organizo. La nova redaktoro, Stano Marĉek, Slovakio, pretigos la revuon hejme, rete alsendante ĝin al Roterdamo por presigo kaj ekspedado (la januara numero - la unua redaktita de Marĉek, jam estas prespreta).

Teorie la 10-an de januaro finiĝis la deĵorperiodo de Pasquale Zapelli, la direktoro de la Oficejo. Tamen li plulaboros ghis la fino de januaro, helpante pri renovigo de la komputila sistemo de la Oficejo.

Parte plenigos la aperantan vakuon Ionel Onet, rumandevena usonano, kiu post plenumo de necesaj formalaĵoj venos al Nederlando por transpreni la UEA-libroservon de Simo Milojeviĉ.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/144a1

N-ro 163 (2002-12-18)
Nova rezolucio de neregistaraj organizoj favore al Esperanto

CONGO (Konferenco de Negistaraj Organizaĵoj), la unuiĝo de la organizaĵoj en oficialaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj, 9-13-an de decembro 2002 kunvenigis siajn membrojn por la azia kunsido, Azia Civil-Socia Forumo (ACSF 2002) en UN-domo en Bangkok, Tajlando. En la forumo partoprenis vicprezidanto de UEA Prof. LEE Chong-Yeong.

Laŭ la speciala peto de Prof. Lee la 11-an de decembro al la programo de ACSF estis aldonita aparta ronda tablo pri "Lingvo kaj Homaj Rajtoj". La kunsido estis prezidita de S-ino Hui Lu, reprezentanto de la Ĝeneva Oficejo de la UN-ĉefkomisiito por Homaj Rajtoj. Ĉirkaŭ 40 reprezentantoj de diversaj neregistaraj organizaĵoj partoprenis la kunsidon, kiu okazis konkurence kun 4 aliaj kunsidoj. Inter la partoprenintoj estis S-ro Nikhil Chandavarkar, Konsilanto de la Konsilantaro pri Ekonomio kaj Sociaj Aferoj (EKOSOK), UN, Nov-Jorko. Prof. Lee prelegis dum 30 minutoj pri "Lingvo kaj Internaciaj Homaj Rajtoj", poste dum ĉirkaŭ 1-horo okazis diskuto. Rezulte la grupo akceptis kaj transdonis al la organizantoj rekomendojn favorajn por Esperanto. La rekomendoj estos inkluzikvitaj en la plena raporto de ACSF 2002.

La konkluda parto de la rekomendoj diras:

"... Ronda tablo III, "Lingvo kaj Homaj Rajtoj ... rekomendas, ke:

1. UN, speciale EKOSOK (Ekonomia kaj Socia Konsilantaro), enmetu la tagorderon "Lingvo kaj Homaj Rajtoj" en tagordon de unu el ĝiaj venontaj asembleoj, por diskuti la mondan lingvan politikon, lingvajn aspektojn de homaj rajtoj, kaj la administran neefikecon kaŭzitan de lingva malsameco, kun la celo konsideri novan internacian lingvan ordon,

2. Komisiono de UN por Homaj Rajtoj establu laborgrupon por studi la problemojn de lingvaj homaj rajtoj kaj la malobservado de homaj rajtoj pro lingva malegaleco kaj maljusteco, kaj

3. Internaciaj neregistaraj organizaĵoj subtenu la agadon de la Koalicio por Internacia Helplingvo de Neregistaraj Organizaĵj, kaj konsideru eksperimente en ilia ĉiutaga komunikado kun iliaj internaciaj membroj uzon de etne neŭtrala internacia helplingvo, kiel Esperanto."

Prof. LEE Chong-Yeong


(Suplemente: la originala teksto de la rekomendoj)

RECOMMENDATIONS

Under the theme "Human Rights", the Round Table III, "Language and Human Rights", of the CONGO Asian Civil Society Forum 2002, convened on 11 December;

Noting that Article 2 of the UN Universal Declaration of Human Rights, which says, "Everyone is entitled to all the rights and freedoms set forth in this Declaration, without distinction of any kind, such as race, colour, sex, language, religion, ..."

Agreeing that human rights cannot be complete without observation of language rights which are essential for linguistically democratic and equitable communications,

Considering that the present world language order, which is unfairly favorable to a particular ethnic language, accelerates violation of international linguistic human rights,

Recalling the resolution made by the "Language and Human Rights" Sub-theme session of the 1999 Seoul International NGO Conference, which suggested UN to consider the issues of linguistic aspects of human rights during one of its ECOSOC sessions,

Recalling the resolution of 1985 Unesco General Assembly (Sophia), which recommended the member governments to encourage teaching of Esperanto to promote international understanding and the international NGOs to consider the possibility of the use of Esperanto as a means for the spreading of information among its members,

Recommends that;

1. UN, ECOSOC in particular, place "Language and Human Rights" on the agenda of one of its forthcoming meetings, to discuss the global linguistic politics, linguistic aspects of human rights, and administrative inefficiency caused by language differences, with a view to consider a new international language order.

2. UN Commission for Human Rights set up a working group to study the problems of linguistic human rights and violation of human rights caused by linguistic inequality and injustice, and

3. International NGOs support the activities of NGO Coalition for International Aŭiliary Language, and may consider experimenting in their work the use of ethnically neutral international aŭiliary language, such as Esperanto.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/163a1

N-ro 150 (2002-06-14)
Nova Esperanto-dokumento aperis

UEA aperigis novan kajeron el la serio "Esperanto-dokumentoj". Tio estas artikolo de Robert Phillipson "Internaciaj lingvoj kaj internaciaj homaj rajtoj" , kiu analizas kiel iuj naciaj lingvoj iĝis "internaciaj". Estas traktata la temo de egalecaj lingvaj rajtoj rilate al la praktiko de multlingveco en la Ligo de Nacioj, la Unuiĝintaj Nacioj kaj Eŭropa Unio. Phillipson atentigas, ke la nuna lingvopolitiko de EU estas "inercio", senkonsulta transiro al trilingva, dulingva, au eĉ unulingva sistemo.

La ED estas 37-a, kaj ĝi estas akirebla de la CO de UEA - ĉi-foje nur en Esperanto.

Dezirantojn traduki la artikolon en aliajn lingvojn oni invitas anonci sin ĉe roy@.spamaĵo?co.uea.org.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/150a2

N-ro 151 (2002-06-24)
Nova PIV

Nova Plena Ilustrita Vortaro jam estas akirebla de la libroservo de UEA.

La nova eldono, kiunĉefredaktis Michel Duc-Goninaz, estas funde reviziita kaj aktualigita, kun ilustraĵoj lokigitaj ne plu en la lastaj paĝoj, sed enkorpigitaj en la teksto mem. Formato: 150x255 mm, 1265 paĝoj. Eldonis SAT.

La Librsoservo de UEA vendas ĝin kontraŭ EUR 78,00 plus la kutimaj aldonaĵoj -- 10% sendokostoj; 6% imposto (nur por EU-landoj). Por mendoj de 3 ekz. samtempe (al la sama adreso) la LS donas sesonan rabaton (16,66%).

La foto de la nova PIV estas farita de Joost Witteveen

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/151a2

N-ro 154 (2002-07-16)
Novaj libroj

UEA ĵus eldonis du novajn librojn: "Esperanta frazeologio" de Sabine Fiedler kaj "Diskutlibro pri malpli uzataj lingvoj", kies originalo estis eldonita deEBLUL, la Eŭropa Buroo por Malpli Uzataj Lingvoj.

ESPERANTA FRAZEOLOGIO

Esperanta frazeologio de Sabine FiedlerĈu Esperanto havas ankaŭ sukajn parolturnojn, bildecajn komparojn, idiomaĵojn, proverbojn, stereotipajn formulojn? Ĉu en la projekto, kiun Zamenhof proponis al la mondo, estis indikoj kiel esprimi emociojn, kiel montri diversajn "tonojn" (sarkasmon, laŭdon, intimecon)? Ĉu parolantoj transprenas la bildesprimojn el siaj gepatraj lingvoj aŭ ĉu Esperanto dum sia komunika historio kapablis krei sufiĉe originajn proprajn bildojn? Se nacilingvaj apartenaĵoj regas, ĉu la internacia komprenebleco de la komuna lingvo devas suferi?

Sabine Fiedler, germana specialistino pri la angla lingvo kaj aktiva esperantistino, esploras tiujn demandojn kaj aliajn, kiuj devus interesi ĉiun amanton de nia lingvo kaj literaturo. Ŝia studo baziĝas sur legado de la ĉefaj Esperantaj periodaĵoj, de beletro (originala kaj tradukita) kaj ankaŭ sur la parola lingvo. El sia iom nekutima vidpunkto la libro atentigas pri la eble unika taŭgeco de Esperanto kiel transkultura, translingva komunikilo.

La nuna libro baziĝas sur la pli ampleksa germanlingva disertaĵo de la aŭtorino. Ĝi enhavas 140 paĝojn da teksto kaj profesnivelajn bibliografion kaj indeksojn.

Kosto: EUR 19,80, triona rabato por mendo de almenaŭ tri.

DISKUTLIBRO PRI MALPLI UZATAJ LINGVOJ

Diskutlibro pri malpli uzataj lingvojEBLUL (oficiala anglalingva titolo: European Bureau for Lesser Used Languages) atentigas nin, ke en Eŭropo almenaŭ 50 milionoj da homoj parolas unu el tiuj malpli uzataj lingvoj (kaj la nombro ne inkluzivas enmigrintojn). La ĵus eldonita Diskutlibro argumentas, ke lingva diverseco estas malpli en Eŭropo ol en la aliaj kontinentoj, sed aldonendas, ke la centoj da indiĝenaj lingvoj de Nordameriko kaj Aŭstralio grandparte malaperis aŭ estas mortantaj. La libreto aliras tiujn lingvojn el diversaj vidpunktoj (ekzemple, la fakta ekzisto kaj funkcio de la lingvoj, la homrajta kaj jura flankoj) en formo de demando/aserto kaj respondo. Sed oni povus resumi per unu frazo: tiuj lingvoj pliriĉigas la vivon de siaj uzantoj, kaj estus domaĝe ilin perdi - kaj tiu perdo bedaŭrinde eblas. Evidente jen kampo, kiu interesas ankaŭ nin esperantistojn.

La libro havas 60 lukspaperajn paĝojn plaĉe ilustritajn. Ĝi kostas EUR 7,50, kaj la sama regulo pri rabato validas.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/154a2

N-ro 156 (2002-08-12)
Nova reta servo - Abonu.com

La 26-an de julio, je la 115-jariĝo de Esperanto estis malfermita por prova uzado Informa Kanalo www.Abonu.com, preparita de UEA. La provperiodo daŭros ĝis la 15-a de septembro, ĝis kiam estos elkaptataj diversaj mistajpoj kaj misfunkcioj kaj ankaŭ farataj kelkaj plibonigoj.

Abonu.com celas servi kiel gastigejo por informaj retlistoj, retaj gazetoj, gazetaraj komunikoj, novaĵoj de ttt-ejoj kaj similaj informaj publikaĵoj. (La plej unua servo de Abonu.com jam iĝis regula dissendado de la Kongresaj Kurieroj de la 87-a UK en Fortaleza, kiuj tiel ricevis pliajn dekojn da legantoj tutmonde).

Inter la ĉefaj avantaĝoj de Abonu.com atentindas ĝia plena E-lingveco - pluraj centoj de ĝiaj paĝoj kaj teknikaj mesaĝoj estas plene tradukitaj en Esperanton de la rusia originalo - tre sukcesa profesia reta servo kun pli ol unu miliono da abonantoj.

Ne malpli gravas subtenado de la plej oftaj kodigoj de retaj E-tekstoj: UTF-8, Latin-3, surogatoj kun iksoj kaj kontrolsignoj (^). Abonante ion ajn en Abonu.com oni mem elektas en kiu formato (HTML, teksto, formatoj por PDA, poŝtelefonoj kaj pejĝiloj) kaj kodigo oni deziras ricevi la leterojn de retlistoj, ne dependante de la teknikaj eblecoj de aliaj abonantoj de la sama retlisto. La venantaj leteroj aŭtomate kovertiĝos kaj atingos la abonanton en la preferata varianto. Necesas atentigi, ke malgraŭ ke temas pri retlistoj, Abonu.com ne estas E-versio de Yahoogroups.com. En Abonu.com oni ne povas krei diskutajn listoj, sed nur informajn, kiujn preparas unu aŭtoro aŭ unu redakcia teamo. I.a. tial Abonu.com nomiĝas Informa Kanalo. Ni kredas, ke la Informa Kanalo:

  • estos speciale utila por redaktoroj de neretaj E-gazetoj, kiuj deziras disponigi ilin al la reta abonantaro*;
  • multe helpus ankaŭ al retaj E-gazetoj, aperantaj nur en retpaĝaroj - ĝi permesus al ili grave plimultigi la legantaron;
  • helpus por tiuj informiloj, kiuj jam estas dissendataj per la retpoŝto, kontaktigante ilin kun vere interesita publiko - sen la bezono spame disanonci sin al ĉiuj konataj retadresoj de e-istoj;
  • permesus por kreintoj de E-ttt-ejoj teni konstantan kontakton kun la vizitantaro, informante tiun pri evoluoj kaj ŝanĝoj en la ttt-ejoj;
  • subtenus la aŭtorojn de diverstemaj retaj kursoj, kiuj ŝatus prezenti ilin en la formo de regule dissendataj lecionoj;
  • plifaciligus retan agadon por E-organizoj, dezirantaj informi la membrojn kaj la E-mondon pri siaj novaĵoj;
  • donus la eblecon rapide krei verajn retajn gazetojn por tiuj, kiuj ŝatus regule dissendi informojn pri novaĵoj de propraj landoj, regionoj, pri iliaj kulturaj kaj sociaj eventoj;
  • kaj tiel farus por ĉiam pli multnombraj esperantistoj-retanoj la retan E-vivon pli interesa kaj informoriĉa.

... Kaj ĉar ĝis la 15-a de semptembro la retejo estos en la etapo de publika provado, vi estas petataj informi pri ĉiuj malklaraj lokoj, pri ĉiuj eblaj eraroj kaj misatentaĵoj al andreo @ abonu.com. Al la sama adreso estas invitataj sinturni tiuj, kiuj deziras krei en Abonu.com proprajn retlistojn kaj bezonas por tio pliajn klarigojn kaj subtenon.

(*Momente temas nur pri senpagaj abonoj, sed estonte paralele aperos ebleco lanĉi pagataj retlistojn, tiel solvante la problemon de profesiaj E-periodaĵoj, kiuj ne povas permesi al si senpagan retan aperigon).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/156a2

N-ro 158 (2002-09-16)
Nova reta servo de UEA

La kvarlitera UEA-kodo ekde nun estas pli ol datumbaza indiko. Dank'al Joost Witteveen, la prizorganto de la oficejaj komputiloj, ĝi akiris plian funkcion - la retadresan.

Ĉiu individua membro de UEA, kies retadreson la CO posedas, ricevis personan adreson en la domajno uea.org, komenciĝantan per la kvarlitera UEA-kodo. Do, ekzemple ĉar la prezidanto de UEA Renato Corsetti havas kodon 'retk-v', li ricevis personan adreson retk@.spamaĵo?uea.org.

La adreso estas nur plusenda, oni ne ricevas propran poŝtkeston en la servilo de UEA, ajna poŝto veninta al ĝi simple redirektiĝas al la baza retadreso de la UEA-membro, sciata de la CO-datumbazo.

Tre gravas noti, ke la poŝto venanta al la personaj uea-retadresoj, estas kontrolata pri Esperanteco! Ne E-aj leteroj ne estas plusendataj. La filtrado okazas surbaze de relative simpla kontrolo: se en la letero estas almenaŭ unu el kvin jenaj "magiaj" vortoj - Esperanto, saluton, estas, dankon, bonvolu - ĝi estas plusendata. Alikaze al la sendinto venas afabla E-lingva aŭtomata respondo (i.a. meze de la teksto mencianta la "magiajn vortojn"), ke ne-Esperantaj leteroj ne estas plusendataj.

Tamen, se la filtrado ne plaĉas, oni rajtas ĝin forŝalti. Peti pri tio vi povas, sendante mesaĝon al la sekretario de la CO Atie van Zeist sekretario@.spamaĵo?co.uea.org. Al la sama adreso vi estas petataj anonci, se via baza retadreso ŝanĝiĝis.

UEA petas zorgeme uzi la servon - ne uzi ĝin por amasaj sendadoj al esperantistoj, ne plusendi per ĝi grandegajn dosierojn.

La celo de la servo estas plifaciligi kontaktojn inter UEA-membroj kaj amikan kunlaboron. Ĝi estis kreita kadre de laboroj pri plia enretigo de UEA-agado kaj ĝiaj servoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/158a2

N-ro 147 (2002-03-01)
Nova "komptutila" oficisto en la CO

La renovigatan skipon de la Centra Oficejo fine de februaro eniris 32-jara nederlandano Joost Witteveen, doktoro pri fiziko kaj sperta komputilisto. Li transprenos la zorgadon pri la komptutilaro de la Oficejo kaj intense okupiĝos pri ĝia modernigo.

Joost komencis kunlabori kun la CO enkadre de volontula grupo de junaj komputilistoj ekde la fino de januaro kaj baldaŭ tiom profunde entreniĝis en la agadon, ke Trevor Steel, la aganta Ĝenerala Direktoro, eĉ sukcesis persvadi lin eklabori por la Oficejo plentempe.

En la pluaj informoj vi jam povas senti rezultojn de lia entuziasma aktivado.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/147a3

N-ro 154 (2002-07-16)
Nova PIV - furoro de la Libroservo?

Nova Plena Ilustrita Vortaro, veninta al la libroservo de UEA fine de junio, aktive vendiĝas sendepende de la prezo. Ĉiutage estas vendataj 3-5 ekzempleroj de la vortaro, eldonita de SAT. Entute dum la pasintaj tri semajnoj estis venditaj 80 vortaroj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/154a4

N-ro 147 (2002-03-01)
Novaj retadresoj en la CO

Ekfunkciis novaj retadresoj de la oficistoj en la Centra Oficejo de UEA/TEJO. Dank'al la nova sistemo oni ekde nun uzos ne unu komunan retadreson, konstante plenŝtopatan per plurtemaj mesaĝoj, sed eblos senpere atingi la konkretajn respondeculojn.

La plej gravaj novaj adresoj estas jenaj:

Kaze de iuj misfunkcioj bonvolu uzi adreson admin@.spamaĵo?co.uea.org.

La komuna adreso por UEA restas la antaŭa - info@.spamaĵo?uea.org - kiu nun ekvivalentos al la nova adreso uea@.spamaĵo?co.uea.org kaj la poŝto de ambaŭ venos al la sama poŝtkesto.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/147a5

El Gazetaraj Komunikoj

Nova PIV - furoro de la Libroservo?
Gazetaraj Komunikoj n-ro 154 (2002-07-16)

Nova PIV
Gazetaraj Komunikoj n-ro 151 (2002-06-24)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026