Altkvalita faka apliko de Esperanto estas esenca kondiĉo por pli forta rekono de la valoroj de la internacia lingvo. Sekve necesas faktekstoj kun taŭgaj fakvortoj, fakvortaroj kun bonaj terminoj. Sed, kie oni komencu? Kie oni trovu fidindajn informfontojn? Kiujn informojn oni kolektu? Kiel oni ordigu kaj registru la informojn? Kiam komputilo nemalhaveblas? Kiel oni tenu la diversajn lingvojn apartaj, skribu difinojn, kaj organizu la tutan termino-krean procedon?
Respondojn al tiuj kaj aliaj demandoj en klara kaj facile komprenebla formo, surbaze de la aktualaj normoj de ISO (Internacia Organizo por Normigado), donas la finnino Heidi Suonuuti, multjara manaĝero de Finna Centro por Terminologio kaj prezidantino de Teknika Komitato ISO/TC 37. La 42-paĝa broŝuro, "Terminologia gvidilo", entenas jenajn ĉefajn ĉapitrojn:
Aldonitaj estas vortareto de terminologio kaj elprenebla faldfolio kun la plej gravaj 38 paŝoj en la terminologia laboro.
La gvidilo estis origine verkita laŭ komisio de Nordterm, komuna asocio de terminologiaj organizoj en Nordio. La Esperanto-version preparis Terminologia Esperanto-Centro de UEA kunlabore kun la aŭtorino.
Terminologia gvidilo. Heidi Suonuuti. El la angla tradukis Sabine Fiedler. Redaktis Wera Blanke. Rotterdam: UEA, 1998. ISBN 92-9017-057-3. 38+4p. Prezo: 12,00 gld. (triona rabato ekde 3 ekzempleroj).
Du stipendiuloj de UEA studos terminologion en Vieno
Gazetaraj Komunikoj n-ro 542 (2014-05-02)
Konkurso pri partopreno en terminologia kurso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 537 (2014-03-14)
Gvidlinioj por terminologiaj politikoj de Unesko en Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 498 (2013-05-02)
Progresoj de UEA en la terminologia mondo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 454 (2012-05-24)
UEA invitas al terminologia trejnado
Gazetaraj Komunikoj n-ro 442 (2012-01-23)