Kiel ni raportis pli frue, UEA estis pasintjare akceptita kiel kunlaboranta organizaĵo en kvar subkomitatoj de la Teknika Komitato TC37 (Terminologio kaj aliaj lingvaj kaj enhavaj resursoj) de Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO), kun kiu UEA havas oficialajn rilatojn ekde 1991.
Ĉi-jare Mélanie Maradan, komisiito de UEA pri terminologiaj instancoj, transdonis peton de UEA pri
asociiĝo ankaŭ al la nova, kvina subkomitato pri terminologiaj demandoj
en la kampoj de tradukado, interpretado kaj rilata teknologio (TC37/SC5).
En la ĵus finiĝinta voĉdonado, en kiu partoprenis 17 el la 21 voĉdonrajtaj membroj de
tiu subkomitato, granda plimulto voĉdonis por la akcepto de UEA. Ĉar
plenumiĝis ankaŭ la kondiĉo, ke Nederlando kiel la hejmlando de la
kandidato voĉdonis favore, la peto de UEA estis akceptita.
UEA fariĝis la unua neregistara organizaĵo asociita al la subkomisiono TC37/SC5, kies membroj estas naciaj normigaj instancoj. Fine de junio Maradan reprezentos UEA en la kunsidoj de la "granda" Teknika Komitato TC37 kaj ties subkomitatoj okazontaj en Madrido.
En januaro UEA anoncis la eblecon por studentoj ricevi stipendion de UEA por partopreni trejnkurson pri terminologio, kiu okazos en julio en la Universitato de Vieno kun mondfamaj profesoroj pri terminologio kaj faka komunikado kiel instruistoj. El kvin kandidatoj la Estraro de UEA elektis por la trejnado Olof Pettersson el Svedio kaj Alisa Nikitina el Ukrainio.
Alvoko al Kunmanĝado tra la Mondo, la 5-an de aŭgusto, merkredon, 16:00-18:00 UTC
Gazetaraj Komunikoj n-ro 892 (2020-07-13)
Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la tuta mondo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 858 (2020-03-29)
Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 818 (2019-08-09)
Internacia Tago de Ne-perforto 2018: interkompreniĝo kiel bazo de pli tolerema kaj pli paca mondo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 760 (2018-10-02)
Sciigu al la tuta mondo pri via agado - ne nur rete, sed ankaŭ papere!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 670 (2017-02-16)