Danke al la tekniko la ekzamenojn eblas trapasi ne nur skribe. La parolajn partojn oni aranĝas pere de skajpo, kunligante la kandidatojn en la ekzamenloko kaj la po du ekzamenantojn aliloke.
Preskaŭ jam ĉiuj testoj atingis Hungarion, kie post la korektado kaj taksado de la laboraĵoj oni pretigos la kvarlingvajn atestilojn por la suksesintoj. La plimulto el tiuj estos transdonitaj en la ekzamentago dum la kongreso en Seulo. Tiu tago estos speciale grava en la KER-historio, ĉar verŝajne tiam ni ekhavos nian 2000-an KER-diplomoton.
Entute ĝis nun en 87 urboj de 32 landoj okazis ekzamenoj kaj la kandidatoj devenis el 70 landoj. La ĉampiono el inter la landoj estas Francio, kun pli ol 500 sukcesintoj.
La KER-ekzamenojn kunordigas la Ekzamena Komisiono de UEA, en la praktiko organizas ilin Katalin Kováts, helpata de la teknika fono de la retejo edukado.net, kies redaktoro ŝi estas. Kompreneble la tuta laboro ne povus okazi sen ŝiaj rektaj kunekzamenantaj kolegoj, nek sen la plurdekoj da lokaj organizantoj kaj helpantoj. UEA dankas ĉiujn kontribuintojn pro ilia engaĝiĝo.
La sekvaj ekzamenebloj estos: en Teruel (Hispanio) la 24-an de junio, en Herzberg (Germanio) kaj en Raleigh (Usono) la 2-an de julio, denove en Raleigh dum la kursaro NASK kaj fine, la 28-an de julio en Seulo, dum la Universala Kongreso.
Al ĉiuj listigitaj sesioj eblas ankoraŭ aliĝi en la ekzamenpaĝo http://edukado.net/ekzamenoj/
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)
UEA invitas prelegi en la 72-a IKU-sesio en Lahtio: nova limdato
Gazetaraj Komunikoj n-ro 778 (2019-01-23)
UEA invitas prelegi en la IKU-sesio en Lisbono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 704 (2017-09-25)
Videblas konkursaĵoj por “Teo kaj Amo” kaj komenciĝas voĉdonado por “la plej ŝatataj filmetoj”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 673 (2017-02-21)