Okazis vendredmatene, la 26-an de julio, la lasta kunsido de la Komitato de UEA, kun emfazo sur la estonta agado. Ĝin karakterizis vigla kaj bonkvalita debatado. Buĝeto 2014 estis akceptita, sed kun du montransigoj, ambaŭ en valoro de mil eŭroj. Estraraj vojaĝkostoj reduktiĝos ĝis € 9000, sendokostoj ĉe Jarlibro reduktiĝos ĝis € 6500. Tio ebligis plusojn ĉe Movada Evoluigo: Edukado altiĝas ĝis € 4000 kaj Eksteraj rilatoj ĝis € 3000. La buĝetoj por fondaĵoj en 2014 estis senmodife akceptitaj.
La Komitato konfirmis la decidon de la Estraro rezervi en la kapitalo sumon de cent mil eŭroj por renovigo de la asociaj retejo kaj administrado. La Estraro alprenas la devon regule raporti al la Komitato kaj membroj pri la realigo de la planoj. Elektitaj estis nova konsisto por la Komisiono pri Financo kaj Administrado, kaj du novaj komitataj reviziantoj.
La Komitato aprobis la starigon de Konsilio kaj regularon, kiu difinas ĝian rolon. Post diskuto la sekvaj konsilianoj estis akceptitaj: Petro Baláž (Slovakio), Heidi Goes (Belgio), Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio), Johannes Mueller (Germanio), Zsófia Kóródy (Germanio), Mélanie Maradan (Svislando), Francesco Maurelli (Italio), Veronika Poór (Hungario), Orlando Raola (Usono), James Rezende Piton (Brazilo), Rafael Henrique Zerbetto (Brazilo), Amri Wandel (Israelo), István Ertl (Luksemburgo) kaj Michela Lipari (Italio).
La Komitato plie faris modifeton en la regularo de la Internacia Kongresa Universito kaj en tiu pri kotizperantoj. Restis malmulta tempo por diskuti la Strategian Planon. Oni atentigis pri la graveco pli bone konigi ĝin, laŭeble poparte per pli simplaj kaj klaraj tekstoj. Post la aldono de unu frazo pri Esperanto-kursoj por poŝtelefonoj, la Komitato akceptis la Strategian Planon.
Stefan MacGill
Ok kandidatoj en elekto de kvin komitatanoj B
Gazetaraj Komunikoj n-ro 791 (2019-03-31)
Elekto de komitatanoj B de UEA: kandidatiĝu!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 766 (2018-11-19)
Du novaj membroj de la Honora Patrona Komitato
Gazetaraj Komunikoj n-ro 748 (2018-08-09)
Du novaj membroj de la Honora Patrona Komitato
Gazetaraj Komunikoj n-ro 695 (2017-07-23)
La Komitato de UEA elektis en granda unuanimeco
Gazetaraj Komunikoj n-ro 628 (2016-07-25)