Entute venis 10 kandidatiĝoj. La nova eblo sendi kandidatiĝon kaj
subtenon rete stimulis al kandidatiĝo. Post serioza kontrolo de la
kandidatiĝoj rezultis, ke 8 kandidatoj sukcesis havi la bezonatan subtenon
de 10 validaj subtenoj el minimume 3 regnoj.
Tiel fine ok
Esperanto-aktivuloj konkursos pri la rajto reprezenti la individuajn
membrojn de UEA en la Komitato de la Asocio dum la periodo 2019-2022. Kvin
el ili estos elektitaj kiel komitatanoj B per balotado, kiu komenciĝos en
aprilo. Ankoraŭ ne eblos reta voĉdono, sed tre verŝajne eblos elŝuti la
voĉdonilon rete. Detaloj sekvos.
La kandidatoj aperas en ordo
de alveno de la kandidatigo: Didier Janot (Francio),
Duncan Charters (Usono), Lee Jungkee
(Koreio), Emilio Cid (Brazilo), Aleks
Kadar (Francio), Osmo Buller (Finnlando),
Michael Boris Mandirola (Eŭropa Unio), So
Jinsu (Koreio).
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 910 (2020-10-01)