La romano Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas… aperis originale en 1906. La Esperantan tradukon de Gerrit Berveling eldonis Mondial kaj ĝi aperis kiel n-ro 49 en la Serio Oriento-Okcidento de UEA. Ĝi estas la unua verko el la nederlanda literaturo en la serio, se escepti Laŭdo de l’ stulteco de Erasmo de Roterdamo, originale verkita latine. Ankaŭ ĝin tradukis Gerrit Berveling.
Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas… estas unu el la plej popularaj verkoj de Couperus, aperinta en dekoj da eldonoj. Ĉi-jare ĝia adaptaĵo por teatro turneas tra Nederlando. Enhave ĝi kombinas la medion de Hago, kie la aŭtoro edukiĝis, kaj memorojn el la Nederlanda Indio, nun Indonezio, kie li vivis plurajn jarojn. Centraj temoj de tiu ĉi naturalisma romano estas la senrevena pasado de tempo, maljuniĝo kaj morto, familiaj problemoj, divorco, konsciencriproĉoj. Temas pri familiromano; preskaŭ ĉiuj roluloj estas samfamilianoj.La Esperantan tradukon akompanas, krom glosoj, ankaŭ biografia prezento de la aŭtoro kaj antaŭparolo de la prezidanto de UEA Probal Dasgupta, kiu reliefigas la celojn kaj specifaĵojn de la Serio Oriento-Okcidento kiel "edukilo al homeco", kiel li ĝin priskribas.
Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas… havas 256 paĝojn kaj ĝia prezo ĉe la Libroservo de UEA estas 18,90 EUR (plus sendokostoj kaj en EU imposto de 6%).
En la traduko de Gerrit Berveling aperis antaŭe du aliaj libroj de Couperus: la rakontaro Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj (6,00 EUR) kaj la romano Fatalo (15,00 EUR), eldonitaj resp. de UEA kaj VoKo, ambaŭ en 2008.
La 110-jara jubileo de UEA dum Malferma Tago
Gazetaraj Komunikoj n-ro 730 (2018-04-02)
Aŭtoraj duonhoroj kaj Libroj de la Jaro dum la 103-a UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 722 (2018-01-23)
Finiĝis la 6-a Tutmonda Ekzameno kaj komenciĝos serio de unuopaj sesioj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 691 (2017-06-21)
La vivoverko de Zamenhof daŭre inspiras, 100 jarojn post lia morto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 680 (2017-04-14)
Proponu vian verkon por la Belartaj Konkursoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 609 (2016-03-09)