La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas vin por la 48-a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 28-an de aprilo 2018, de la 10-a ĝis la 17-a horo ĉe Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ, Roterdamo, Nederlando. Tuj poste, dimanĉe, la 29-an de aprilo, ne okazos seminario pri informado, sed promeno tra Roterdamo en formo de agotago, sub gvido de la estrarano de UEA pri informado Emílio Cid.
La programo de la 48-a Malferma Tago portos specialan atenton al la 110-jariĝo de UEA.
Niaj ĉefprelegantoj ĉi-foje estos:
Fermos la Malferman Tagon malferma diskuto kun pluraj malfermitaj estraranoj.
Por aktualigoj kaj eventualaj pluaj detaloj, bv. viziti la FB-paĝon: https://www.facebook.com/events/2033921663517138/.
Kiel kutime, en la programo estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj; krome, kafo kaj teo estos senpagaj kaj varmaj la tutan tagon. Aldone al specialaj ofertoj, la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la Libroservo.
Provizora programo por la 28-a de aprilo 2018:
10:30-10:50: Libroservaj novaĵoj (Ionel Oneţ)
11:00-11:50: Montru la utilecon de Esperanto per helpo al Unesko (Trezoro Huang Yinbao)
12:00-12:50: La revuo "Esperanto" - kio ĝi estas nun, kio ĝi povas iĝi estonte? (Dima Ŝevĉenko, Anna Striganova)
12:50-14:00: Paŭzo
14:00-14:50: UEA - la Asocio, kiu fondiĝis 4-foje (Ziko van Dijk)
15:00-15:50: De "Progreso" al "Impeto": kiel estiĝis la Esperanto-eldonejo? (Dima Ŝevĉenko, Anna Striganova)
16:00-17:00: 110 Jaroj UEA, Kio pri la estonto? (Malferma diskuto, kun estraranoj kaj aliaj)
UN 75-jara: kien nun? Invito al plua diskutado kaj kunplanado en MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 901 (2020-08-17)
UEA 112-jara: kuraĝo kaj espero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 868 (2020-04-28)
La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)
Malferma Tago la 30-a novembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 824 (2019-09-12)