Surbaze de la prijuĝo de la Komisiono pri Internacia Kongresa Universitato,
la Estraro de UEA elektis naŭ prelegojn por la 66-a sesio de IKU,
okazonta dum la 98-a UK en Rejkjaviko. La komisiono ricevis entute 18
proponojn. Kiel la rektoron de la ĉi-jara sesio la Estraro jam pli frue
elektis la norvegan lingviston Otto Prytz, ĵus premiitan per hispana reĝa
ordeno pro multajara instruado de la hispana en la Universitato de Oslo.
Vera Barandovská-Frank (Germanio): Insulo Thule ĉe antikvaj
aŭtoroj;
Jane Edwards (Usono): Krimo en malvarma klimato;
Geoffrey Greatrex (Kanado): La du sortoj de la romia imperio;
Hannes Larsson (Francio): La violono;
Jouko Lindstedt (Finnlando): Ĉu lingvoj evoluas simile al biologiaj
specioj?;
Otto Prytz (Norvegio): La ’nov-norvega’ kaj Esperanto;
Tsvi Sadan (Israelo): Unu komuna lingvo, multaj malsamaj kulturoj:
Problemoj de interkultura komunikado en Esperanto;
José Antonio Vergara (Ĉilio): La insula edeno de Darwin;
Amri Wandel (Israelo): Aŭroro - la nordia lumo.
La prelegoj de Larsson kaj Sadan estos samtempe partoj de kursoj de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). La kursoj konsistos el du daŭrigaj prelegoj aldone al la IKU-prelego por pli profunda traktado de la temo. La kunlaboro inter UEA kaj AIS kadre de UK komenciĝis en 1995.
La prelegotekstoj aperos en la t.n. IKU-libro, lanĉota en la UK. Kelkaj antaŭaj volumoj estas ankoraŭ haveblaj ĉe la Libroservo de UEA. Krome, pluraj IKU-libroj estas konsulteblaj en la IKU-sekcio de la kongresa retejo de UEA.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
MondaFest’ 2020: Somera Inaŭguro, la 20-an de junio (Programo)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 888 (2020-06-19)
MondaFest’ 2020: Inaŭguro (20 junio) kaj unuaj oficialaj eventoj - rezervu la datojn!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 884 (2020-06-08)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)
UEA inaŭguras ĉe la reta Revuo Esperanto rubrikon pri Monda Kulturo: partoprenu!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 787 (2019-03-17)