Post interrompo pro la okupiteco de la volontulo Francisco L. Veuthey, komencas aldoniĝi novaj numeroj al la reta filmĵurnalo UEA viva. Kiel n-ro 10 estas nun spektebla la prezento de la esearo Pri homoj kaj verkoj en la pasintnovembra Malferma Tago de la Centra Oficejo. La redaktoroj Humphrey Tonkin kaj Michela Lipari rakontas pri la fono kaj enhavo de tiu libro, kiu aperis sojle de la Hanoja UK. La libro enhavas 11 eseojn de 9 aŭtoroj, premiitajn en la Belartaj Konkursoj de UEA. Komunaĵo de la eseoj estas, ke ili ĉiuj temas pri la Esperanta literaturo.
Pri homoj kaj verkoj estis lanĉita en la Hanoja UK. Ĝia prezo ĉe la Libroservo de UEA estas 9,00 EUR. Ĉe mendo de minimume 3 ekz. oni ricevas
trionan rabaton. Aldoniĝas la sendokostoj (10%; minimume 5 EUR) kaj ene de
EU imposto de 6%.
UEA 111-jara: Vivanta asocio por vivanta lingvo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 800 (2019-04-28)
Deklaro de UEA okaze de la Tago de Homaj Rajtoj 2018 kaj la Sepdeka Datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 770 (2018-12-10)
"Vivanta naturo, floranta kulturo": kongresa temo de la 104-a UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 764 (2018-11-02)
Internacia Tago de Paco 2018: alvoko al kunmemoro en la jaro de la 70-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 756 (2018-09-19)
La vivoverko de Zamenhof daŭre inspiras, 100 jarojn post lia morto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 680 (2017-04-14)