Ekde la 1-a de septembro 2013 UEA transprenos de IEI la respondecon pri la
katedro por 5-jara periodo. Kuratoro de la katedro nome de UEA estos Nikola Rašić, eksa KKS kaj konata kiel sociologo pri la Esperanto-movado, i.a pro sia libro La rondo familia. Ĝis
la fino de la nuna studjaro kiel kuratoro nome de IEI plu funkcios mag.
Hans Erasmus. La du aliaj kuratoroj, nomumitaj de la universitato, estas
prof. d-ro D. Gorter kaj prof. d-ro P.C. Hengeveld.La katedrulo devos esti disponebla por la plenumado de siaj taskoj dum averaĝe unu tago ĉiusemajne. La speciala profesoreco ne signifas, ke la katedrulo estos dungita aŭ salajrata de UEA aŭ UvA. Rekompence, li/ŝi povos ĉiujare disponi pri €20.000, elspezeblaj interkonsente kun la kuratoraro por kovri la kostojn pro la plenumado de la katedraj taskoj.
La ĉefaj taskoj de la katedrulo estas:
- instruado en la kampoj de la interlingvistiko kaj Esperanto;
- mentorado de magistraj aŭ bakalaŭraj disertaĵoj;
- scienca esplorado kaj mentorado de doktorigaj esploroj;
- funkciado kiel ligilo inter UEA kaj UvA;
- kontribuado al laŭeble vasta diskonigo de la katedro per aktiva kaj
reklama sinteno en kaj
ekster UvA.
La katedrulo devos plenumi jenajn funkciajn postulojn:
- havi tre bonan esplorkapablon, demonstreblan per la posedo de la doktora
titolo (PhD) kaj
per aliaj valoraj sciencaj agadoj kaj publikigoj;
- havi demonstreblan larĝkampan sperton en la lingvistiko, speciale en la
interlingvistiko;
- havi bonajn instrukapablon kaj instrusperton, tiel sur universitata
nivelo, kiel ankaŭ en
rilato kun alinivelaj lernantoj;
- esti kontaktema kaj facile kontaktebla, kapabla organizanto kaj
gvidanto;
- konscii pri la konovalorigeblo en la kampo de la katedraj laboroj.
La limdato por kandidatiĝi estas la 5-a de januaro 2013. La katedrulo estos selektita de la kuratoraro, kiu prezentos al la Estraro de UEA proponon post aprobo de la dekano de la Fakultato kaj de la Estraro de UvA.
Anonco pri la vakanta profesoreco en la retejo de UvA: nederlandlingva - anglalingva
La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero aperas kaj UEA daŭre serĉas sponsorajn organizojn per ĝi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 811 (2019-07-15)
UEA serĉas novan prezidanton
Gazetaraj Komunikoj n-ro 786 (2019-03-09)
UEA serĉas organizon-sponsoron de Unesko-Kuriero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 752 (2018-08-22)
UEA serĉas novan Estraranon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 740 (2018-07-18)
Afrika Komisiono de UEA serĉas kunlaborantojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 726 (2018-02-19)