Evoluis la ideo pri "Oficejo de Afrika Komisiono de UEA" sub la ĉefa respondeco de la komisiono. Sube vi trovas liston de diversaj taskoj plenumendaj. Se vi interesiĝas labori por la Afrika Komisiono kaj UEA, bv. kontakti nin. La laboro povas esti farita en iu ajn parto de Afriko; ne gravas ĉu en via hejmo aŭ eventuale en fizika oficejo.
La ideala kandidato estas respondeca, diligenta, laborema, kreema, sperta pri uzo de interreto kaj komputilo, rapide povas tajpi, havas altan lingvonivelon, organizan talenton kaj povas harmonie labori kun aliaj personoj.
Taskoj (ekzemplaj):
- aperigo de la bulteno “Esperanto en Afriko“ (4 numeroj
jare);
- prizorgi sociajn retejojn;
- subteno al AK pri
organizado de eventoj (ekz. seminarioj);
- disvastigo de informoj pri
UEA; membriĝo kaj okazantaĵoj;
- disvastigo de informoj pri
konkursoj (ekz. Partoprenu UK);
- helpo al lokuloj rilate al
disvastigo de Esperanto;
- kreo de afiŝoj, informiloj en diversaj
lingvoj;
- helpo al AK kaj Landaj Asocioj pri gazetara laboro;
-
eldonagado (afrikaj kulturaĵoj, ekz. libroj ktp.);
- akcepto pri
petoj (ekz. lernolibroj);
- respondi informpetojn el Afriko;
-
organizado de Esperanto-kursoj en universitatoj;
- kolekto de
jarraportoj;
- flego kaj ĝisdatigo de retpaĝo
esperanto-afriko.org;
- instigo al trapaso de Esperanto-ekzamenoj;
- pedagogia lertigado (instrukapabloj).
Se vi interesiĝas, bv. sendi vian kandidatiĝon kun vivresumo kaj
motivleteron (inkluzive de eventualaj dokumentoj) ĝis 15-03-2018 al
Emile Malanda
(Kunordiganto de Afrika Komisiono)
La konsisto de la nova Afrika Komisiono de UEA (2019-2022)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 826 (2019-09-21)
Afrika Komisiono de UEA: alvoko por kandidatoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 821 (2019-08-28)
La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero aperas kaj UEA daŭre serĉas sponsorajn organizojn per ĝi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 811 (2019-07-15)
UEA serĉas novan prezidanton
Gazetaraj Komunikoj n-ro 786 (2019-03-09)
UEA serĉas organizon-sponsoron de Unesko-Kuriero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 752 (2018-08-22)