Sekve de profesia prijuĝo de la Komisiono pri Internacia Kongresa Universitato, la Estraro de UEA elektis naŭ prelegojn por la 65-a sesio de IKU , okazonta dum la 97-a UK en Hanojo. Kiel rektoro de la sesio en Hanojo estis elektita la japana lingvisto prof. Hitoshi Gotoo, kiu estis la IKU-rektoro ankaŭ en la 92-a UK en Jokohamo en 2007.
En Hanojo oni aŭdos jenajn prelegojn:
Jonathan Cooper (Aŭstralio): Moderna arto;
Mark Fettes (Kanado): Lernejo kaj naturo en ekologia krizo;
Laŭlum (Ĉinio): Lingvo, kulturo, literaturo;
Stefan MacGill (Hungario): Vortŝercado en Esperanto;
Gábor Márkus (Hungario): Kiu kontrolas la registarojn?;
Francesco Maurelli (Britio): Subakva robotiko;
Jukka Pietläinen (Finnlando): Novaĵoj translimen;
Trevor Steele (Aŭstralio): Malapero de la tasmaniaj aborigenoj;
Humphrey Tonkin (Usono): Esperanto-poezio.
La prelegoj de Stefan MacGill, Francesco Maurelli kaj Trevor Steele estos samtempe partoj de kursoj de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). La dumkongresaj AIS-kursoj konsistas el po tri prelegoj, el kiuj la IKU-prelego estos la unua, sekvota de du daŭrigaj prelegoj por pli profunda traktado de la temo. Tiu kunlaboro inter UEA kaj AIS kadre de UK komenciĝis jam en 1995.
La prelegotekstoj aperos en la t.n. IKU-libro, lanĉota en la UK. Kelkaj
antaŭaj volumoj estas ankoraŭ haveblaj ĉe la Libroservo de UEA. Krome,
pluraj IKU-libroj estas konsulteblaj en la IKU-sekcio de la kongresa retejo de UEA, kie jam aperis ankaŭ la resumoj de
la Hanojaj prelegoj.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
MondaFest’ 2020: Somera Inaŭguro, la 20-an de junio (Programo)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 888 (2020-06-19)
MondaFest’ 2020: Inaŭguro (20 junio) kaj unuaj oficialaj eventoj - rezervu la datojn!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 884 (2020-06-08)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)
UEA inaŭguras ĉe la reta Revuo Esperanto rubrikon pri Monda Kulturo: partoprenu!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 787 (2019-03-17)