La Estraro de UEA daŭrigas la elektadon de komisionoj kaj komisiitoj por diversaj laborkampoj de la Asocio. Lastatempe ĝi renovigis por tri jaroj la mandaton de la Komisiono pri la Ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro, en kiu plu membras Katalin Kováts, Zsófia Kóródy kaj Renato Corsetti.
Robert Kaminski estis reelektita kiel komisiito pri Zamenhof/Esperanto-Objektoj kaj Gabi Kosiarska kiel komisiito pri la Esperanta radiofonio. Ili ambaŭ estis unuafoje elektitaj kiel komisiitoj antaŭ unu jaro.
Novaĵo estas la elekto de komisiono pri la Internacia Infana Kongreseto, pri kiu antaŭe respondecis komisiito. Krom la ĝisnuna komisiito Bert Schumann, en la nova komisiono membras Adenjo Charrière kaj Matthias Humet. Ankaŭ la Gazetara Kampanjo pri la Universalaj Kongresoj estos kunordigata de komisiono anstataŭ komisiito. La komisiono konsistas el Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova.
La konsisto de la nova Afrika Komisiono de UEA (2019-2022)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 826 (2019-09-21)
Afrika Komisiono de UEA: alvoko por kandidatoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 821 (2019-08-28)
La Azia-Oceania Komisiono de UEA renovigis sin
Gazetaraj Komunikoj n-ro 807 (2019-06-18)
Afrika Komisiono de UEA serĉas kunlaborantojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 726 (2018-02-19)
UK: pliaj programeroj rete mendeblaj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 610 (2016-03-23)