LINGVA ARTO. Jubilea libro omaĝe al William Auld kaj Marjorie Boulton. Red. Vilmos Benczik. Rotterdam: UEA, 1999. ISBN 92-9017-064-6. 5+217p. 21cm. Prezo: 16,50 eŭroj.
Du el la plej eminentaj Esperanto-verkistoj festas ĉi-jare sian 75-an datrevenon: Marjorie Boulton la 7-an de majo kaj William Auld la 6-an de novembro. Universala Esperanto-Asocio omaĝas la jubileon de siaj du honoraj membroj per la festlibro "Lingva arto", redaktita de d-ro Vilmos Benczik kaj eldonita por lanĉo en la 84-a Universala Kongreso en Berlino.
Kiel Kep Enderby, prezidanto de UEA, diras en sia enkonduko, Auld kaj Boulton "havas grandegan meriton en tio, ke Esperanto fariĝis lingvo moderna en ĉiuj sencoj". Pluraj el la kontribuaĵoj prilumas diversajn aspektojn de la verkista kariero de la brita duopo aŭ analizas iliajn verkojn. Aliaj eseoj pritraktas aktualajn temojn de la movada kaj kultura vivo de Esperantujo, ofte kun referencoj al la jubileantoj, konataj ne nur kiel verkistoj sed ankaŭ kiel aktivaj movadaj agantoj.
Al "Lingva arto" kontribuis entute 23 aŭtoroj: V. Benczik, G. Berveling, W. Bormann, J. Camacho, P. Daŝgupto, S. Fiedler, P. Gubbins, T. Huĝimoto, R. Jaderstrom, E. de Kock, A. Korĵenkov, Laŭlum, Mao Zifu, G. Mattos, S. Maul, A. Montagut, S. Pokrovskij, B. Ragnarsson, M. de Seabra, G. Silfer, H. Tonkin, L. Trifonĉovski kaj J. Wells. Aldonitaj estas ankaŭ la bibliografioj de Auld kaj Boulton, kompilitaj de Christian Cimpa. La belan grafikan veston de la libro prizorgis Francisco Veuthey.
La unua numero de Unesko-Kuriero por 2019 (jan-mar) omaĝas la Internacian Jaron de Indiĝenaj Lingvoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 794 (2019-04-10)
La 110-jara jubileo de UEA dum Malferma Tago
Gazetaraj Komunikoj n-ro 730 (2018-04-02)
Forpasis Marjorie Boulton (1924-2017)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 700 (2017-08-31)
Malferma Tago de adiaŭoj kaj jubileoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 598 (2015-12-04)
Fondaĵo Grabowski premiis Marjorie Boulton
Gazetaraj Komunikoj n-ro 551 (2014-08-03)