Petra Smidéliusz el Hungario, universitate kvalifikita specialisto pri testado de lingvokonoj kaj kunlaboranto de Ŝtata Lingvoekzamena Centro (ITK) en Budapeŝto, reprezentis UEA en la 36-a konferenco de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE), kiu okazis en Santiago de Compostela, Hispanio, de la 22-a ĝis la 24-a de aprilo.
Akorde kun la celoj de la komisiono de UEA pri la ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), laŭ kiuj oni planas ellabori kaj akreditigi ĉe ALTE ekzamensistemon por infanoj-junuloj – ankaŭ por helpi la kunlaboron inter lernejoj, ekz. kadre de la projekto Lingvolanĉilo – Smidéliusz partoprenis en la laborgrupoj pri normigo de ekzamenoj por junaj gelernantoj (7-12 jaraj). En ili oni interŝanĝis ideojn kiel igi la ekzamenojn infan-amikaj kaj la koncernajn dokumentojn, ekz. Manual for relating Language Examinations,infanspecifaj.
Unu el la plej gravaj diskutoj temis pri diferencoj de lingvolernado kaj ekzameniĝo inter infanoj kaj plenkreskuloj. Ĉiuj konsentis, ke la indikiloj de KER-niveloj estu ŝanĝitaj konsiderante la specifaĵojn de infana lingvolernado. Oni pridiskutis kelkajn eblajn ŝanĝojn por fari la dokumenton pli ampleksa kaj multtavola. La partoprenantoj interŝanĝis informojn kaj ideojn ankaŭ pri ekzistantaj ekzamenoj por infanoj (pri la angla lingvo), uzeblaj aŭ neuzeblaj taskotipoj, kondiĉoj de la buŝa ekzameno, efiko de la ekzameno al infanoj kaj diferencoj inter diverslingvaj ekzamenoj.
La konferenco estis konsiderata ankaŭ lingvopolitike grava evento. Alparolis ĝin Leonard Orban, EU-komisionano pri multlingvismo, kiu emfazis, ke la lingvolernado de eŭropaj infanoj havas grandan gravecon kaj sekve tre gravas la evoluigo de iliaj lertecoj kaj kompetentoj.
La fakto, ke por EU multlingvismo estas celata trajto de eŭropanoj, ne malhelpis al Petra Smidéliusz ekinteresigi plurajn lingvistojn kaj kolegojn pri Esperanto kaj fiere raporti pri niaj eksperimentoj, internaciaj spertinterŝanĝoj kaj interkulturaj edukebloj. La ekzisto de komuna lingvo, al ĉiu relative facile lernebla, ne montriĝis kontraŭa al multlingvismo, sed pluraj vidis en ĝi realan kaj atingeblan rimedon por ties efektivigo.
Partopreno kaj kompetenta kunlaboro en la konferencoj de ALTE kontribuas al la akcepto de la internacia lingvo inter lingvistoj kaj lingvopedagogoj. Laŭ tiu linio UEA konsekvence plu laboros.
Alvoko por la 43-a Esperantologia konferenco en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 845 (2020-01-30)
UEA lobiis por Esperanto en la 40a Ĝenerala Konferenco de Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 836 (2019-11-22)
Alvoko por la 42-a Esperantologia Konferenco en Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 776 (2019-01-15)
Alvoko al partopreno en la Esperantologia Konferenco, Lisbono 2018
Gazetaraj Komunikoj n-ro 721 (2018-01-19)
Reprezentanto de UEA alparolis la plenan sesion de la 39-a Ĝenerala Konferenco de Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 716 (2017-11-10)