La organizantoj de la Esperantologia Konferenco 2018 okazonta en Lisbono, Portugalio, kadre de la 103a Universala Kongreso de Esperanto alvokas ĉiujn fakulojn, sciencistojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2018, sub la aŭspicio de Universala Esperanto Asocio (UEA) kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).
La aranĝo havas kiel specialan temon la vivon kaj verkaron de Detlev Blanke (1941-2016), unu el la fondintoj de la tradicio de Esperantologiaj konferencoj kaj elstara aganto por la evoluigo de Esperantologio dum la lastaj kvardek jaroj.
La konferenco okazos en du partoj: dum la matena sesio oni planas aŭskulti prelegojn de fakuloj kunlaborintaj kun Detlev Blanke, aŭ dezirantaj omaĝi al lia memoro. Ili elstarigos la diversajn kontribuojn de Detlev al lingvoscienco kaj al Esperanto kaj lian eksterordinaran eldonan kaj verkan agadon.
En la dua duono la partoprenantoj denove havos la ŝancon prezenti sian
laboron pri plej diversaj kampoj de Esperantologio. La kontribuoj de tiu
parto estos prezentitaj ĉu en afiŝoj ĉu per normalaj mallongaj
referaĵoj. La organizantoj invitas ĉiujn fakulojn, aparte gejunulojn kaj
unuafojajn partoprenantojn, sendi afiŝproponojn aŭ proponojn pri
referaĵoj kiel eble plej baldaŭ al
Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso - MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 893 (2020-07-14)
Alvoko al Kunmanĝado tra la Mondo, la 5-an de aŭgusto, merkredon, 16:00-18:00 UTC
Gazetaraj Komunikoj n-ro 892 (2020-07-13)
Alvoko de UEA por solidareco al esperantistoj en Uvira, D. R. Kongo, per Espero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 874 (2020-05-18)
Alvoko por la 43-a Esperantologia konferenco en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 845 (2020-01-30)
Afrika Komisiono de UEA: alvoko por kandidatoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 821 (2019-08-28)