N-ro 314 (2009-01-08)
La novtipa UEA-ekzameno sukcese premieris
Post kelkjara laboro, je la jarŝanĝo debutis la nova Esperanto-ekzameno, kiu estas konforma al la normoj de la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) kaj ofertas egalrangan mezuradon de la kvar bazaj lingvaj kapabloj en la niveloj B1, B2 kaj C1. Partoprenantoj de la Internacia Festivalo (IF) en Düsseldorf havis la bonŝancon esti la unuaj por trapasi tiun internacie rekonatan ekzamenon. Sume 8 personoj el 6 landoj uzis la eblecon: 3 el ili elektis la nivelon B2 (forta meznivelo postulanta fluan parolkapablon, bonstilan memstaran verkadon, komprenkapablon de tekstoj el la ĉiutaga vivo) kaj 5 kandidatoj aliĝis al la pli supera nivelo C1.
Laŭ la regularo kontraktita kun la Ŝtata Lingvoekzamena Centro (ITK) en Budapeŝto, Hungario, la skribaj taskoj (farendaj en 180 minutoj en B2 kaj en 240 minutoj en C1) estos korektataj tie fare de spertaj fakuloj, kiuj prizorgas la akredititajn samnivelajn ekzamenojn aprobitajn ankaŭ de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE). La surlokajn buŝajn ekzamenojn en Düsseldorf gvidis Renato Corsetti kaj Zsófia Kóródy, ambaŭ trejnitaj ekzamenantoj laŭ la KER-postuloj. UEA kore gratulas al la unuaj ekzamenitoj, kiuj bonege sukcesis en la buŝa parto. Estas ĝojige, ke tiom multaj ekzameniĝantoj anoncis sin malgraŭ la jarfina festo kaj la mallonga tempo, kiu restis post la fina decido okazigi la ekzamenojn ankoraŭ en 2008.
Ekde nun eblos regule organizi tiujn normigitajn UEA-ekzamenojn en grandaj internaciaj renkontiĝoj aŭ aliloke, kie estos grupo de kandidatoj por almenaŭ unu el la tri niveloj. Por 2009 estas jam planataj ekzamensesioj dum la Printempa Semajno Internacia (PSI) en St. Andreasberg, Germanio, inter 10-17 aprilo; dum la Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA (Roterdamo, Nederlando) en majo; kaj dum la 94-a UK en Bjalistoko (Pollando) en julio.
Pli detalaj informoj pri la ekzamenoj troviĝas en:
http://www.edukado.net/pagina/NOVAJ+UEA-EKZAMENOJ/22422/