La 41-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 29-an de novembro, havis pli ol 60 vizitantojn el 11 landoj. Oni aŭdis tri prelegantojn, el kiuj la konata Esperanto-aktivulo László Szilvási traktis du temojn. Sub la titolo Ĉu asocioj bezonas membrojn? li parolis pri la nuna stato kaj perspektivoj de neprofitcelaj kaj neregistaraj organizaĵoj en la interreta epoko. En sia dua prelego li analizis spertojn kaj problemojn de la amas-instruado de Esperanto en Hungario. Estrarano de UEA Barbara Pietrzak prezentis la kampanjon Montevideo 60, kiu daŭros ĝis la fino de 2015 por marki la 60-an datrevenon de la Esperanto-rezolucio de Unesko el 1954. Inĝeniero Toon Witkam, kiu siatempe iniciatis la pioniran projekton Distribuita Lingvo-Tradukado (DLT), prelegis pri la historio kaj evoluo de aŭtomata tradukado.
Inter la prelegoj oni spektis la novan filmon Bona Espero – nia tero de Roman Dobrzyński. En la programo estis ankaŭ prezentado de Valère Doumont pri la Verdaj Skoltoj kiel formo de agado en Esperanto por adoleskuloj. Katalin Kováts raportis pri la ĝisnunaj atingoj kaj estontaj sesioj de la 5-jariĝantaj Esperanto-ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). Krome ŝi rakontis pri la venontjare aperonta aŭtobiografio Pri la destino de Mila van der Horst-Kolińska, Honora Membro de UEA.
Laŭ la tradicio la unua programero estis prezentado de libroservaj novaĵoj fare de Ionel Oneţ. Alia tradiciaĵo estis la senpaga loterio, dum unuafoje en la historio de Malfermaj Tagoj estis la programero "La estraro de TEJO respondas". Tiu premiero estis ebla, ĉar la gvidantoj de TEJO kunsidis samsemajnfine en Roterdamo. Tre konvene temis pri la lasta programero, ĉar la ses estraranoj ricevis tiom da demandoj el la publiko, ke la diskuto daŭris eĉ post la planita unu horo.
La Libroservo vendis dum la tago por la sumo de 1030,48 EUR. La plej popularaj libroj estis Beletra Almanako 21, Homoj de Putin de Kalle Kniivilä kaj La angla sen instruisto de Eugen Ionescu.

La estraranoj de TEJO (de maldekstre): Tina Tišljar, Tomasz Szymula, Veronika Poór, Łukasz Żebrowski, Michael Boris Mandirola kaj Nico Huurman
Ĝis la 31-a de majo junuloj rajtas kandidatiĝi por volontuli en la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 878 (2020-05-28)
La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)
Malferma Tago la 30-a novembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 824 (2019-09-12)
Klerige kaj klarige ĉe la 50-a Malferma Tago de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 798 (2019-04-26)