Dum la 84-a UK en Berlino okazos la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA je la elementa kaj meza niveloj. Ili konsistos el tri partoj: gramatika antaŭtesto, skriba parto kaj parola parto. Nur la sukcesintoj en la gramatika antaŭtesto rajtos partopreni la skriban parton kaj, atinginte en la skriba parto la sukceslimon de 60 poentoj, ankaŭ la parolan parton.
Pro praktikaj kialoj maksimume 24 kandidatoj povos ekzameniĝi. Pro tio
anticipa sinanonco estas konsilenda. Oni anoncu sin, prefere antaŭ la 1-a
de julio, ĉe la sekretario de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK),
Middenweg 587, NL-1704 BH Heerhugowaard, Nederlando; telefono +31 72
5717918; telefakso +31 72 5747670; retpoŝto
Se la maksimuma nombro da ekzamenotoj ne jam estos atingita, eblos sin anonci surloke en la kongresejo ĉe la ILEI-budo je dimanĉo. Tiam la ekzamenkotizo estos 60% de la MA-kotizo por la loĝlando de la kandidato.
IEK aparte atentigas la delegitojn de UEA pri la rekomendo de la Estraro de UEA, ke "delegitoj atingu almenaŭ la nivelon de la Meza Ekzameno".
Hans ten Hagen, sekretario de IEK
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 910 (2020-10-01)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 908 (2020-09-21)
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia tago de Biciklo, 3 junio 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 882 (2020-06-03)
Mesaĝo de TEO kaj UEA okaze de la Internacia Tago de Teo, 21 majo 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 873 (2020-05-16)