La estrarano de UEA pri kulturo Claude Nourmont kaj ĝenerala direktoro Osmo Buller asignis subvenciojn al ok Esperanto-bibliotekoj el la rimedoj de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. UEA disdonas ĉiujare ekde 1997 subvenciojn el la monsumo, kiun la konata dana esperantista paro donacis por pliriĉigi la kolektojn de bibliotekoj, kiuj ne estas financataj de ŝtara, urba aŭ alia publika instanco.
En 2005 disponeblis 1000 eŭroj. Al Slovakia Esperanto-Biblioteko oni asignis librojn je la valoro de 80 eŭroj. Triesta Esperanto-Asocio (Italio), Kultura Centro de Esperanto (Campinas, Brazilo) kaj Fonduso Cesar Vanbiervliet (Kortrijk, Belgio) ricevis po 100 eŭrojn. Provinca Filio Havano de Kuba Esperanto-Asocio ricevis 195 eŭojn kaj Esperanto-Societo "Cele-kula" (Nis, Serbio) 200 eŭrojn. La plej grandan subvencion, 225 eŭroj, ricevis Hubei-a Esperanto-Asocio (Ĉinio).
Petoj pri subvencioj en 2006 devos atingi la Centran Oficejon ĝis la 15-a de oktobro. Kun la peto necesas sendi liston de dezirataj libroj, kiuj estu ordigitaj laŭ dezirindeco.
Lasta ŝanco aliĝi kaj spekti la unuan Virtualan Kongreson de Esperanto: ĝis la 20-a de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 904 (2020-09-07)
Societo Zamenhof kaj Belartaj Konkursoj en MondaFest’ 2020, la 6-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 902 (2020-09-02)
Deklaro de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Monda Turisma Tago, 27 septembro 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 828 (2019-09-26)
Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 827 (2019-09-24)
Mesaĝo al la esperantistaro okaze de la Internacia Tago de Paco, 21 septembro 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 825 (2019-09-20)