Ĉiujare, tra la tuta mondo, oni festas la
Internacian Tagon de Paco.
La Ĝenerala Asembleo de
Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 21-an de septembro tago dediĉita al
plifortigo de la idealoj de paco ene de, kaj inter, ĉiuj nacioj kaj
popoloj.
La membroj de UN akceptis la 17 Celojn por Daŭripova
Evoluigo en 2015 ĉar ili komprenis, ke ne eblos konstrui pacan mondon se
oni ne ekpaŝos por atingi ekonomian kaj socian evoluigon de ĉiuj homoj
ĉiuloke, kaj certigi la protekton de iliaj rajtoj. La 17 Celoj tuŝas
larĝan gamon de demandoj, inkluzive de malriĉo, malsato, sano, edukado,
klimato, seksa egaleco, akvo, higieno, energio, la natura medio kaj socia
justeco.
La 13-a Celo por Daŭripova Evoluigo, “Agado
pri Klimato”, alvokas al tuja agado por malaltigi varmigajn emisiojn,
kreskigi klimatan ŝanĝoreziston, kaj plibonigi klerigon pri klimata
ŝanĝiĝo.
“Klimata Agado por Paco” estos
do la temo de la ĉi-jara Internacia Tago de Paco.
La
temo atentigas pri la graveco kontraŭstari klimatŝanĝiĝon por protekti
kaj disvastigi pacon tra la mondo. Klimatŝanĝiĝo pligrandigas minacojn
kontraŭ internaciaj paco kaj sekureco. Naturaj katastrofoj dislokas
trioble pli da homoj ol dislokas militaj konfliktoj. La saligo de akvo kaj
rikoltoj endanĝerigas nutraĵan sekurecon, kaj ties negativa efiko je
publika sano daŭre altiĝas. Kreskantaj streĉitecoj pri naturaj rimedoj
kaj pro amasa moviĝo de homoj evidentas ĉiulande en ĉiu kontinento.
Paco estos atingebla nur se okazos konkreta agado por
kontraŭbatali klimatŝanĝiĝon. La 23-an de septembro, Unuiĝintaj Nacioj
kunvenigos Pintkonferencon pri Klimata Agado, kun konkretaj kaj realismaj
planoj por pli rapida agado al plenumo de la Pariza Interkonsento pri
Klimatŝanĝiĝo.
La Esperanto-movado, per sia tutmonda reto
de komunikado, povas ludi signifan rolon en la pozitiva agado por paco kaj
klimato. Ni alvokas al esperantistoj ĉie en la mondo dediĉi sian atenton,
okaze de la Internacia Jaro de Paco, al tiu ĉi esenca demando. Sendu viajn
ideojn, kaj raportu pri via agado, pere de #PeaceDay kaj #ClimateAction
– kaj al
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 910 (2020-10-01)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 908 (2020-09-21)
Lasta ŝanco aliĝi kaj spekti la unuan Virtualan Kongreson de Esperanto: ĝis la 20-a de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 904 (2020-09-07)