Denove ni invitas infanojn inter 6- kaj 13-jaraj kun bona rego de Esperanto al neforgesebla semajno. La IIK okazos apud lago en arbaro, 36 kilometrojn nordoriente de la urbo de la Universala Kongreso (UK). Dormlokoj estas en 5-6 apudaj dometoj; ĉambroj havas inter 1 kaj 8 dormlokojn. Ĉiu dometo havas duŝejojn kaj necesejojn. Estas centra kuirejo kaj manĝsalono kun cent lokoj, kaj kvar komunaj ĉambroj por ludado kaj grupaj programoj.
La ejo nomiĝas litove "Pailgio perlas" kiu signifas "Perlo de Pailgis". Pailgis estas la nomo de la arbaro kaj lago en la distrikto Vencionys. La plej proksima urbo estas Pabrade. Sed la IIK-ejo troviĝas en plena naturo kaj estas atingebla el Vilno nur per privata transporto. La kongresetanoj vojaĝos per luita buso el la UK en la komenca sabato (planite je 17.00 h) kaj revenos simile en la ferma sabato (planite ĝis 10.00 h).
Ni havos ekskluzivan uzon de la ripozejo, do ni povos krei unikan esperantan etoson. Apud la loĝejo troveblas infana ludejo, sporta tereno por i.a. korbopilko, retpilko kaj futbalo. Apude estas lago kun observanto por kontroli la sekurecon de naĝantoj. Ĉe la lago eblas uzi boatojn kaj akvo-biciklojn. Estas eksterdomaj tabloj kaj seĝoj, kaj subĉiela rostejo, ekzemple por baki saŝlikojn kaj similaĵojn.
Inter planataj programeroj estas man-laboroj, muzikado, kuk-bakado, paper-faldado, sportaj olimpikoj, trezor-serĉo, kvizoj kaj skeĉumado. La organizantoj de la kultura programo por la UK aktive planas interesajn erojn por la infanoj.
Estos konvenaj gvidantoj (ni celas unu por ĉiu kvino da infanoj, kun almenaŭ unu litova lokulo). Kuiradon prizorgos dungitoj de la ripozejo; eblos atenti vegetaranojn kaj aliajn dietajn bezonojn de infanoj.
La kotizo kovras kostojn de restado, tri manĝojn tage, intermanĝetojn kaj programon de la vespero de la 23-a de julio ĝis la mateno de la 30-a de julio, unu tut-tagan ekskurson kaj alven/foriran transporton. Ĝi ne inkluzivas asekuron, kiun la gepatroj mem devas prizorgi, liverante pruvilon pri tio. Aliĝo ekestas definitiva kaj estos konfirmita post ricevo de minimuma antaŭpago de 130 eŭroj al la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La alven-dato determinas la plenan sumon pagendan. La cetero estos pagenda plej laste al la kasisto de UEA komence de la Universala Kongreso.
Jen la kotizoj en eŭroj (A- kaj B-landoj laŭ la UK-difino):
| Limoj | A-landoj | B-landoj |
| 31 mar 2005 | 160 | 130 |
| 30 junio 2005 | 190 | 160 |
| poste | 220 | 190 |
Rabato por helpantoj kaj infanoj post la unua el unu familio: 15%
Ni akceptas nur infanojn inter 6- kaj 13-jarajn, kiuj jam komprenas kaj parolas Esperanton; tiuj povas veni el E-familioj aŭ lernejaj klasoj. Infanoj, helpantoj kaj gvidantoj ricevas aŭtomatan kaj senpagan aligon al la UK. Ĉi tiu informilo, kune kun aliĝilo, estas dissendita kun Juna amiko 2004/4, pliaj ekzempleroj estas peteblaj de la komisiito kaj de la Centra Oficejo de UEA. Sendu la aliĝilojn al la komisiito, sed la pagojn al la Centra Oficejo de UEA. Loĝantoj de Litovio rajtas pagi al LKK en lidoj.
Komisiito: Stefan MacGill
Pannonia u. 30 / I / 6
HU-1136 Budapest, Hungario
tel. (+36 1) 349-5207
stefan.macgillĈEgalamb.net
s_macgillĈEyahoo.co.nz
Centra Oficejo de UEA: Nieuwe Binnenweg 176 3015 BJ Rotterdam, Nederlando kongresojĈEco.uea.org
Respondeculo pri IIK en LKK:
S-ino Nijole Stakeniene
nijollaĈEomni.lt
Malaliĝoj: Kaze de skriba malaliĝo al la komisiito aŭ la CO antaŭ 30 junio 2005, la pagita sumo estos redonita minus 30 EUR por ĉiu infano. Aliĝo estas, sub certaj kondiĉoj kaj post interkonsento, transigebla al alia infano.
Virtuala Kongreso de Esperanto: jam eblas rete aliĝi, senpage por UEA-membroj, ĝis la 26-a de julio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 890 (2020-06-27)
Esperanto-tago 2018 — la 26-an de julio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 741 (2018-07-19)
45-a Internacia Infana Kongreseto invitas!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 598 (2015-12-04)
44-a Internacia Infana Kongreseto invitas geknabojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 569 (2015-02-19)
Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012
Gazetaraj Komunikoj n-ro 413 (2011-05-18)