Internaciaj Organizaĵoj kreis tagojn por ĉiuj gravaj problemoj de la homaro, sed ankoraŭ ne por Esperanto. Bonŝance, esperantistoj jam de jaroj elpensis festi la Tagon de Esperanto la 26-an de julio ĉiujare. Temas pri la dato en kiu aperis la Unua Libro de Esperanto.
La festo okazas ankaŭ ĉi-jare. Ĝi estas festotago en kiu esperantistoj klopodas konigi Esperanton al neesperantistoj. Ekzistas materialoj, afiŝoj kaj tekstoj nacilingvaj, utiligeblaj por informi pri la Tago kaj pri Esperanto. Vi povas elŝuti ilin el la reta paĝo: www.linguistic-rights.org/esperanto-tago. Tiuj materialoj estis kreitaj de labor-grupeto kunlaboranta kun la estrarano pri informado de UEA.
Bonvolu elŝuti tiujn materialojn kaj informi per ili la neesperantistojn en via medio.
Se la afiŝo kaj la klariga teksto pri tiu tago ne ekzistas vialingve en la retpaĝo, bonvolu traduki la necesajn frazojn, tekstojn. La tradukan laborfolion vi ricevos sendinte vian kunlaborintencon al la adreso
Vi povas mencii ankaŭ pri la UK en Lisbono, kie oni diskutos pri tutmondiĝo, kaj pri la partopreno de samlandano via en la UK, jen sugestata teksto: www.gazetaro.org/2018.
Laŭgrade ni konvinkos ankaŭ la internaciajn organizaĵojn oficialigi tiun tagon, kiel tagon de lingva justeco kaj sekve de justaj interrilatoj de kulturoj kaj etnoj.
Kontakto:
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 910 (2020-10-01)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 908 (2020-09-21)
Virtuala Kongreso de Esperanto: jam eblas rete aliĝi, senpage por UEA-membroj, ĝis la 26-a de julio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 890 (2020-06-27)