La kolektoj de kvin Esperanto-bibliotekoj pliriĉiĝas dank' al la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen, pri kies subvencioj lastatempe decidis la UEA-estraranino pri kulturo Claude Nourmont kaj Ĝenerala Direktoro Osmo Buller. Subvencion de po 250 eŭroj ricevis Esperanto 3000 en Loveno (Belgio), Kulturdomo de Franclandaj Esperantistoj kaj la Varsovia Filio de Pola Esperanto-Asocio. Esperanto-rondo en Bangaloro (Hinda Unio) estis apogita per 150 eŭroj kaj la Germana Esperanto-Centro Herzberg per 100 eŭroj.
Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen disdonis ekde 1997 subvenciojn je la suma valoro de 11750 eŭroj. La apogataj bibliotekoj ricevas librojn laŭ la dezirlistoj, kiujn ili sendis kun siaj subvencipetoj. Pri la subvencioj oni decidas unufoje jare. Petoj por la jaro 2005 devos atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis la 15-a de oktobro 2005.
Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 827 (2019-09-24)
Ok kandidatoj en elekto de kvin komitatanoj B
Gazetaraj Komunikoj n-ro 791 (2019-03-31)
Biblioteka Apogo Bachrich subvencias 15 bibliotekojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 782 (2019-01-31)
Biblioteka Apogo Bachrich: subvencipetoj atendataj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 753 (2018-08-24)
Biblioteka Apogo Bachrich subvencias 8 bibliotekojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 708 (2017-10-13)