Honoraj Prezidantoj, krom fari gravajn servojn al la tutmonda Esperanto-movado,
havis eksterordinarajn meritojn por UEA.
La Honora Patrona Komitato konsistas el lingvistoj, sciencistoj kaj aliaj
eminentaj personoj, kiuj faris gravajn servojn al la Esperanto-movado, kaj
mem parolas la internacian lingvon
| S-ro Vytenis Andriukaitis | litova medicinisto, politikisto, parlamentano, speciala sendito de Monda Organizo pri Sano en la Eŭropa regiono, eksa Komisionano de Eŭropa Unio pri Sano kaj Nutraĵa Sekureco |
| S-ro Ulrich Brandenburg | eksambasadoro de Germanio, i.a. en Rusio kaj Portugalio |
| D-ro Chang Choong-sik | doktoro pri historio, eksprezidanto de Universitato Dankook |
| S-ro Harald Helfgott | Humboldt-profesoro pri matematiko, Universitato de Göttingen |
| S-ro Giorgio Novello | ambasadoro de Italio en Nederlando |
| S-ino Judit Polgár | profesia ŝakludisto, senkompare la plej sukcesa virino sur tiu kampo en la historio |
| Prof d-ro Humphrey Tonkin | eksprezidanto kaj universitata profesoro pri humanistiko, Universitato de Hartford |
| S-ro Giuliano Turone | itala juristo, eksa juĝisto de la Supera Apelacia Tribunalo |
| Prof. d-ro John C. Wells | profesoro de Fonetiko en la Universitata Kolegio Londono |
Kiel Honoraj Membroj estas elektitaj esperantistoj, kiuj faris gravajn
servojn al la tutmonda Esperanto-movado.
Dumviva Patrono pagas unufoje por ĉiam 250-oblon de la kotizo MA.