De la 11-a ĝis la 13-a de novembro okazis en la itala urbo Perugia la 47-a konferenco de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE), kies institucia membro por Esperanto estas UEA. Zsófia Kóródy, membro de la Komisiono de UEA pri la Ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), reprezentis UEA en la konferenco, kies loka organizanto estis la Lingvotesta Centro de la Universitato por Eksterlandanoj de Perugia (Universita per Stranieri di Perugia). La konferenca ĉeftemo estis la certigo de kvalito en la lingvotestado kaj taŭgaj metodoj de kvalitkontrolo. Krom el eŭropaj landoj, partoprenantoj venis ankaŭ el ekster Eŭropo, ĉar ĉiam pli da ekstereŭropaj universitatoj kaj lingvoekzamenaj centroj uzas la KER-sistemon.
Zsófia Kóródy partoprenis aktive en la laborkunsidoj de du specialaj interesgrupoj (SIG). En tiu pri ekzamenoj por junaj lernantoj partoprenis reprezentantoj de naŭ lingvoj, kiuj kun granda intereso aŭskultis ŝian raporton pri lerneja kaj eksterlerneja Esperanto-instruado en la mondo. La laborgrupo pri instruista trejnado traktis ĉefe la instruadon de naciaj lingvoj al migrantoj kaj analizis la uzon de kategori-tabeloj por lingvoinstruistoj laŭ iliaj kvalifiko, sperto, laborjaroj ktp.
Kóródy partoprenis ankaŭ trejnsesion pri la rolo de ekzamenanto ĉe parolaj ekzamenoj kaj pri la analizado de elementoj, kiuj certigas ilian kvaliton. Estis prezentitaj bonaj tabeloj kaj formularoj, kiuj helpas tiun analizadon kaj montras, kiuj psikologiaj, enhavaj, administraj k.a. elementoj estas konsiderendaj por certigi la kvaliton de tiuj ekzamenoj. Raportante pri la konferenco, Zsófia Kóródy ĝojis konstati: "Kaj en la diskutrondoj kaj en la laborgrupoj estis agrable sperti, ke la delegitoj havis bonan opinion pri Esperanto kaj interesiĝis pri ĝia disvastiĝo."
Alvoko por la 43-a Esperantologia konferenco en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 845 (2020-01-30)
UEA lobiis por Esperanto en la 40a Ĝenerala Konferenco de Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 836 (2019-11-22)
Alvoko por la 42-a Esperantologia Konferenco en Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 776 (2019-01-15)
Alvoko al partopreno en la Esperantologia Konferenco, Lisbono 2018
Gazetaraj Komunikoj n-ro 721 (2018-01-19)
Reprezentanto de UEA alparolis la plenan sesion de la 39-a Ĝenerala Konferenco de Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 716 (2017-11-10)