En septembro 2014 ekos nova grupo de trijaraj postdiplomaj interlingvistikaj studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano.
Por tiuj, kiuj volus partopreni la studojn, sed kies enspezoj ne ebligas pagi ĉion, ekzistas stipendioj, kiuj kovros almenaŭ la ĉiusemestrajn universitatajn kotizojn. Ilin disponigas la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF), kun apogo de UEA kaj ILEI.
Tri-persona mastruma teamo estis starigita inter ESF kaj UAM por prizorgi i.a. la administradon de la stipendioj. La komisiono decidos pri la nombro kaj valoro de la asignotaj stipendioj por la studjaro 2014-2015, kun eblo je ŝanĝoj por la postaj jaroj. Oni atendas povi disponigi stipendiojn por la tuta trijara periodo.
Detalaj informoj pri la kursaro troviĝas ĉi tie. Por informiĝi pri la stipendioj oni klaku
la butonon Mi volas partopreni en la suba parto de la paĝo. La limdato
por kandidatiĝi por stipendio estas la 15-a de julio 2014. La decidon oni komunikos
al la petintoj ĝis la 10-a de aŭgusto.
Bonetose kaj samtempe diligente en Poznano
Gazetaraj Komunikoj n-ro 517 (2013-09-25)
ARKONES invitas por la 26-a fojo al Poznano
Gazetaraj Komunikoj n-ro 396 (2010-09-16)