Esperantologia Konferenco estas jam tradicia programero de la Universala Kongreso de Esperanto. Ĝin organizas la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj ĝi eniris la kongresan programon unuafoje en Varno en 1978. Ĝian 34-an sesion en la 96-a UK en Kopenhago ĵaŭdon, la 28-an de julio, gvidos d-ro Detlev Blanke .
Jens Stengaard Larsen prelegos pri la danaj lingvistoj kaj interlingvistoj Rasmus Rask kaj Otto Jespersen , dum prof. Christer Kiselman parolos pri la
dana sempatologo kaj esperantologo Paul Neergaard . La prelego de prof.
Davide Astori temos pri la unua itala esperantisto kaj interlingvisto Daniele Marignoni . Krome, Otto Prytz pritraktos “fenditajn frazojn” kaj Marek Blahuš prezentos la ciferecan prilaboron de la Zamenhofaj
adresaroj. Post ĉiu prelego estos diskuto kaj la prelegotekstoj estos poste publikigitaj presforme.
Alvoko por la 43-a Esperantologia konferenco en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 845 (2020-01-30)
Alvoko por la 42-a Esperantologia Konferenco en Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 776 (2019-01-15)
Alvoko al partopreno en la Esperantologia Konferenco, Lisbono 2018
Gazetaraj Komunikoj n-ro 721 (2018-01-19)
Alvoko al partopreno en la Esperantologia Konferenco, Seulo, 2017
Gazetaraj Komunikoj n-ro 674 (2017-02-22)
Esperantologia Konferenco en Nitro alvokas prelegontojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 602 (2016-01-19)