Renato Corsetti reprezentis UEA en la 38-a Kunveno kaj Konferenca Tago de Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE) en Romo la 14-an de majo. La konferenco temis pri la priskribo de la konoj bezonataj por atingi la nivelojn A1, A2, ktp. de la Eŭropa Referenckadro, laŭ kiu ankaŭ UEA organizas oficialajn ekzamenojn kunlabore kun la Ŝtata Lingvoekzamena Centro (ITK) de la Universitato Eötvös Loránd en Budapeŝto. Corsetti estas membro de la komisiono de UEA pri tiuj ekzamenoj. Dum la tago estis faritaj pluraj kontaktoj kun aliaj delegitoj kaj tute aparte kun la reprezentantoj de la itala Ministerio pri Instruado, kiuj partoprenis la konferencon.
La laboroj por priskribi la vortaran kaj gramatikan konojn bezonatajn por ĉiu nivelo, kiuj estis faritaj por aliaj grandaj lingvoj, precipe por la germana kaj la itala kaj malpli por la franca, certe donas la direkton sekvindan por produkti similan materialon por Esperanto.
Informoj pri la ekzamenoj:
www.edukado.net/pagina/NOVAJ+UEA-EKZAMENOJ/22422//
Kalendaro de ekzamensesioj:
www.edukado.net/pagina/Sesioj+-+Aliĝo/22425/
Alvoko por la 43-a Esperantologia konferenco en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 845 (2020-01-30)
UEA lobiis por Esperanto en la 40a Ĝenerala Konferenco de Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 836 (2019-11-22)
Alvoko por la 42-a Esperantologia Konferenco en Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 776 (2019-01-15)
Alvoko al partopreno en la Esperantologia Konferenco, Lisbono 2018
Gazetaraj Komunikoj n-ro 721 (2018-01-19)
Reprezentanto de UEA alparolis la plenan sesion de la 39-a Ĝenerala Konferenco de Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 716 (2017-11-10)