Ankaŭ en la Universala Kongreso en Kopenhago okazos la tradicia Esperantologia Konferenco. Ĝia organizanto estas la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj ĝi estis unuafoje en la programo de la UK en Varno en 1978. En Kopenhago ĝi okazos jam por la 34-a fojo.
La Esperantologia Konferenco celas doni eblecon prezenti rezultojn de novaj esploroj kaj ebligi sperto-interŝanĝon kun aliaj esperantologoj. Same kiel la prelegoj de pluraj antaŭaj sesioj, ankaŭ tiuj en Kopenhago estos poste eldonitaj kiel aktoj.
Interesatoj por prelegi sendu mallongan biografian informon pri si kaj resumon de la proponata prelego al Detlev Blanke (
La prelegoj de la Esperantologia Konferenco okazinta en la UK en Havano estas videblaj en la Reta Kinejo de UEA ĉe www.ipernity.com/home/97850.
Alvoko por la 43-a Esperantologia konferenco en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 845 (2020-01-30)
Alvoko por la 42-a Esperantologia Konferenco en Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 776 (2019-01-15)
Alvoko al partopreno en la Esperantologia Konferenco, Lisbono 2018
Gazetaraj Komunikoj n-ro 721 (2018-01-19)
Alvoko al partopreno en la Esperantologia Konferenco, Seulo, 2017
Gazetaraj Komunikoj n-ro 674 (2017-02-22)
Proponu vian verkon por la Belartaj Konkursoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 609 (2016-03-09)