Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 327 (2009-05-15)
UEA lanĉis retan filmĵurnalon

La 15-an de majo 1998 estis dissendita la unua numero de Gazetaraj Komunikoj de UEA. Precize 11 jarojn poste la populara novaĵservo ricevis aŭdvidan kunulon, kiu nomiĝas UEA viva. Temas pri 10-minuta filmĵurnalo en YouTube kun mallongaj raportetoj pri aktualaĵoj en la vivo de UEA kaj TEJO kaj de la Centra Oficejo. Ĉiufoje oni prezentas ankaŭ novaĵon en la Libroservo. Komence oni planas prepari UEA viva kun intervaloj de unu-du semajnoj. Gazetaraj Komunikoj plu aperos kiel antaŭe.

La lanĉo de la reta ĵurnalo UEA viva estas nova paŝo en la plivastiĝanta utiligo de modernaj komunikrimedoj en la agado de UEA, kiun antaŭvidis la Strategia Laborplano de la Asocio. Komence de majo UEA funkciigis retan kinejon en Ipernity, kie jam estas videblaj ok filmoj pri la programeroj de la aprila Malferma Tago kaj du historiaj dokumentoj pri la unua IJK en 1938 kaj pri IJK kaj UK en 1959. Iom post iom la kolekto de la reta kinejo estos plivastigata per aliaj filmoj.

La ĵurnalo UEA viva troviĝas en: http://www.youtube.com/UEAviva

La reta kinejo troviĝas en http://www.ipernity.com/doc/97850/home/video

Por aŭtomata senpaga ricevado de Gazetaraj Komunikoj oni povas registriĝi kiel abonanto ĉe http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/index.html

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/327a1

El Gazetaraj Komunikoj

UEA inaŭguras ĉe la reta Revuo Esperanto rubrikon pri Monda Kulturo: partoprenu!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 787 (2019-03-17)

La 104-a UK: informkanaloj, reta aliĝilo kaj LKK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 761 (2018-10-05)

ESF lanĉas novan bultenon kaj revivigas alian
Gazetaraj Komunikoj n-ro 692 (2017-07-17)

Mesaĝo de Ban Ki-moon por la Monda Humaneca Tago
Gazetaraj Komunikoj n-ro 552 (2014-08-19)

Kvar IKU-prelegoj en la Reta Kinejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 540 (2014-04-10)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026