Mesaĝo de la Ĝenerala Sekretario de UN, Ban Ki-moon,
okaze de la Monda Humaneca Tago (19-a de aŭgusto)
Okaze de la Monda Humaneca Tago ni renovigas nian sindevontigon plue kontribui al la savo de vivoj, kaj pensas pri tiuj, kiuj perdis la sian servante tiun noblan celon.
Dum la pasinta jaro pli da humanecaj laborantoj estis forrabitaj, severe vunditaj aŭ murditaj ol iam ajn antaŭe. Tio vekas indignon.
Dum la lastaj semajnoj pluraj dekoj da humanecaj agantoj, inkluzive de UN-kunlaborantoj, mortis en Sud-Sudano kaj en Gazao. Tro multaj homoj mortis aŭ suferis pro intencaj atakoj.
La humanecaj laborantoj kaj iliaj familioj estas plej trafitaj de tiuj krimoj. Sed, konsekvence suferas ankaŭ milionoj da aliaj personoj.
Atakoj al humanecaj laborantoj malhelpas la senesperajn personojn ricevi la necesan helpon por pluvivo.
Infanoj ne povas esti vakcinitaj. Malsanuloj kaj vunditoj restas sen prizorgado. La personoj, kiuj devis forlasi sian hejmon, restas sen manĝaĵo, akvo kaj loĝeblo, elmetitaj al agresoj, malsanoj kaj aliaj minacoj.
En ĉi tiu Monda Humaneca Tago ni omaĝas la heroajn humanecajn laborantojn, kiuj malgraŭ la danĝeroj alportas sian helpon al la bezonantoj.
Ni pensu pri iliaj oferoj kaj pri la milionoj da homoj, kiuj atendas ilian helpon por sia pluvivo.
Ni omaĝu al tiuj kiuj forpasis, per protektado de tiuj, kiuj daŭrigas la laboron, kaj subtenante humanecajn help-agadojn tutmonde.
(Traduko el diverslingvaj UN-fontoj: Stefano Keller)
- -
Pri la humanecaj aktivaĵoj de la Esperanto-movado legeblas artikoloj (interalie) en la retejo de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco (IKRK):
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 910 (2020-10-01)
Interkultura Novelo-konkurso (INK), de Akademio Literatura de Esperanto, sub aŭspicio de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 909 (2020-09-22)