Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 347 (2009-11-17)
UEA en la 37-a konferenco de lingvotestistoj

Zsófia Kóródy reprezentis UEA en la 37-a konferenco de Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE), kiu okazis en Maynooth, Irlando, de la 11-a ĝis la 13-a de novembro. La ĉeftemo de la konferenco estis "Testado de malpli parolataj lingvoj en multlingva kunteksto".

La konferencoj de ALTE estas gravaj por ĉiuj, kiuj okupiĝas pri lingvotestado kaj harmoniigo de ekzamenoj al la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). Ankaŭ la ĉi-jara konferenco de la ĉefaj lingvotestistoj en Eŭropo ofertis abundan fakan programon. En la laborkunsidoj oni pritraktis kiel akordigi ekzamenojn al KER, kiel starigi normojn, difini nivelojn kaj prijuĝi skribajn kaj parolajn ekzamenojn. Kun la novtipa ekzameno "Origo", ellaborita en partnereco kun alia ALTE-membro, la Lingvoekzamena Centro (ITK) de laUniversitato Eötvös Loránd en Budapeŝto, UEA estas unu el la institucioj, kies ekzamenoj kongruas kun la niveloj B1, B2 kaj C1 de KER.

Nome de UEA Zsófia Kóródy transdonis al la ALTE-sekretario Martin Nutall ekzempleron de la libro "Esperanto de nivelo al nivelo", kiu priskribas la postulojn de la nova UEA-ekzameno kaj donas modelajn testojn en la niveloj B1, B2 kaj C1. Ŝi transdonis al ALTE ankaŭ provekzempleron de la ĵus ellaboritaj modeltestoj pri Esperanto en la niveloj A1 kaj A2 kaj la ĉi-jare akceptitan adapton por blinduloj de la regularo de la komunaj UEA/ILEI-ekzamenoj.

Krom partopreni en la fakkunsidoj Zsófia Kóródy kontribuis ankaŭ al la laboro de la specialaj interesgrupoj. Unu el ili okupiĝas pri verkado de manlibro por akordigi ekzamenojn al KER, alia ellaboras rekomendojn por ekzameni infanojn kaj gejunulojn. La grupanoj kun intereso aŭskultis resumon pri la Springboard-projekto. Kóródy aliĝis krome al la nova laborgrupo pri instruista trejnado kaj pluklerigado.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/347a2

El Gazetaraj Komunikoj

Alvoko por la 43-a Esperantologia konferenco en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 845 (2020-01-30)

UEA lobiis por Esperanto en la 40a Ĝenerala Konferenco de Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 836 (2019-11-22)

Alvoko por la 42-a Esperantologia Konferenco en Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 776 (2019-01-15)

Alvoko al partopreno en la Esperantologia Konferenco, Lisbono 2018
Gazetaraj Komunikoj n-ro 721 (2018-01-19)

Reprezentanto de UEA alparolis la plenan sesion de la 39-a Ĝenerala Konferenco de Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 716 (2017-11-10)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026