Reprezentanto de UEA kaj ties nova ekzamensistemo laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), Zsófia Kóródy, partoprenis en komuna konferenco de Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE) kaj Goethe-Instituto de la 18-a ĝis la 19-a de septembro en Berlino. La konferenco okazis kadre de la programo "Lingvoj sen limoj" kun la ĉeftemo "Lingvo kaj integriĝo". Ĉeestis kaj prelegis internacie konataj fakuloj de lingvotestado.
UEA, aligita membro de ALTE, krom spertiĝi en konferencoj kaj kunsidoj, aktive partoprenas en la laboro de la specialaj interesgrupoj (SIG) de ALTE. Jam antaŭ la konferenco Zsófia Kóródy ricevis dankvortojn de la ALTE-sekretario pro la kontribuo al la finredakto de la nova praktika Manlibro por testpritaksado kaj ekzamenado. Laŭdinda estas la laboro de Gerald Tucker, fakestro por ekzamenoj de Germana Esperanto-Instituto, kiu kompetente trarigardis kaj plibonigis la 126-paĝan manuskripton kaj sendis komentojn al la koncerna SIG. Krom helpi ALTE en la preparado de tiu grava libro, UEA mem profitas el la laboro. S-ro Tucker jam de pli ol jaro sin dediĉas al la akordigo de la ekzamenoj de Germana Esperanto-Instituto kun la postularo de KER en la niveloj A1 kaj A2. Tio povos fariĝi modelo por la ekzamensistemoj en aliaj landoj kaj por pli vasta internacia uzo. Pri sia laboro Tucker raportos dum la tradiciaj pedagogiaj-metodikaj tagoj (TORPEDO) en Herzberg am Harz (9-12 oktobro).
Dum la konferenco en Berlino Zsófia Kóródy havis la okazon paroli kun ALTE-kunlaborantoj pri la ekzamenregularo por blindaj esperantistoj, kiun aprobis la Komitatoj de ILEI kaj UEA en julio 2009. Ŝi informis ilin ankaŭ pri la bonaj rezultoj de la unuaj naŭ monatoj de la KER-ekzamenoj de UEA – jam kun ĉ. 100 ekzamenitoj – kaj prezentis la libron Esperanto de nivelo al nivelo, kiu enhavas modelajn testojn laŭ KER.
La sekva konferenco de ALTE okazos en Maynooth, Irlando, de la 11-a ĝis la 13-a de novembro.
Alvoko por la 43-a Esperantologia konferenco en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 845 (2020-01-30)
UEA lobiis por Esperanto en la 40a Ĝenerala Konferenco de Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 836 (2019-11-22)
Alvoko por la 42-a Esperantologia Konferenco en Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 776 (2019-01-15)
Alvoko al partopreno en la Esperantologia Konferenco, Lisbono 2018
Gazetaraj Komunikoj n-ro 721 (2018-01-19)
Reprezentanto de UEA alparolis la plenan sesion de la 39-a Ĝenerala Konferenco de Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 716 (2017-11-10)