Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 325 (2009-05-05)
Malpli altaj prezoj por la Bjalistoka UK

La prezoj por loĝigaj kaj ekskursaj servoj lige kun la 94-a UK en Bjalistoko estas malaltigitaj kompare kun tiuj anoncitaj en la Dua Bulteno. Pri la malpli altaj prezoj profitas ankaŭ tiuj kongresanoj, kiuj jam faris siajn mendojn, ĉar ili rericevos la prezdiferencon. Ankaŭ estas prokrastita la limdato, ĝis kiam eblos mendi. La nova dato estas la 13-a de majo.

Jen la komuniko de KKS:

Estimata,

Mi ĝojas informi, ke UEA atingis malaltigon de la prezoj de hoteloj kaj ekskursoj por la UK en Bjalistoko. La mendoperiodo estas plilongigita ĝis la 13-a de majo.
Se vi jam mendis kaj pagis, la prezdiferenco estos redonita al via UEA-konto. Vi povos preni ĝin ĉe la UEA-kaso dum la UK aŭ lasi ĝin en via konto por estonta uzo.
Pro la nova limdato vi rajtas ankaŭ ŝanĝi vian mendon kaj aldoni novajn erojn al ĝi, ekzemple ekskurso(j)n. Estas facile fari tion; necesas nur eniri vian retan mendilon, kiu funkcios ĝis la 13-a de majo.
Se vi ankoraŭ ne mendis, bv. rapidi fari tion! Ĉar la limdato estis prokrastita, la krompago pro malfrua mendo kompreneble estos aplikata nur post la 13-a de majo.
Vi trovas la novajn prezojn en la reta mendilo. Jen kelkaj ekzemploj (EUR; la hotelprezoj estas por persono/nokto):

- Hotelo Golebiewski, 1-lita ĉhambro, de 123 al 96!
- Hotelo Golebiewski, 2-lita ĉambro, de 69 al 56!
- Dworek Tryumf, 2-lita ĉambro, de 51 al 45!
- Bjalistoka Politekniko, 2-lita ĉambro, de 17 al 14!
- Antaŭkongresa ekskurso A2, 1-lita ĉambro, de 405 al 365!
- Postkongresa ekskurso P2, 2-lita ĉambro, de 290 al 260!
- Tuttaga ekskurso E3, de 44 al 38!
- Duontaga Eeskurso D3, de 34 al 28!
- Duontaga ekskurso D4, de 40 al 34!

La reta mendilo troviĝas en:
www.uea.org/kongresoj/uk_mendilo.html
Esperante, ke vi utiligos la pli favoran prez-oferton, kore salutas,

Clay Magalhães
Konstanta Kongresa Sekretario

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/325a1

El Gazetaraj Komunikoj

Pli da servoj por sama prezo ĉe UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 341 (2009-09-28)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026