Ekde 2010 la oficiala organo de UEA, la revuo Esperanto, estos legebla rete kontraŭ malpli alta pago. Jam ekde 2004 la Membroj-Abonantoj, Dumvivaj Membroj kaj Honoraj Membroj povas legi ĝin rete samtage, kiam la redaktoro transdonas ĝin al la presejo, sed ekde 2010 sufiĉos pagi la kotizon de Membro kun Jarlibro, t.e. 24 EUR aŭ, en t.n. B-landoj, 12 EUR, por ĝui tiun eblecon. La kotizo de Membro-Abonanto kostas respektive 60 kaj 30 EUR.
La MJ-membroj ricevos ankaŭ la Jarlibron, sed antaŭ ĝia apero la Centra Oficejo sendos al ili mesaĝon kun la peto, ke tiuj, kiuj ne bezonas paperan Jarlibron, sciigu tion al la CO. Ili ja povas ĉiukaze konsulti la informojn pri delegitoj kaj la ceteran enhavon de la Jarrlibro ankaŭ rete.
Ankaŭ la plej malmultekosta membrokategorio de UEA, Membro kun Gvidlibro, ricevos novan servon en 2010, retan novaĵbultenon, kiu aperos ĉiumonate. La MG-kotizo kostas 10 EUR por A-landoj kaj 5 EUR por B-landoj.
Jam de longe la individuaj membroj rajtas 2-foje jare mendi librojn kaj aliajn varojn ĉe la Libroservo de UEA kun rabato de 10%. Ekde nun la Membroj-Abonantoj, Dumvivaj Membroj kaj Honoraj Membroj ricevas la rabaton ĉiufoje, kiam ili mendas. La limo de 2 mendoj restas nur por la kategorioj MJ kaj MG. Ĉar la MJ-membroj povos legi la revuon rete, ili havos aliron ankaŭ al la rubriko Laste aperis. Ankaŭ la Membroj kun Gvidlibro ricevos ĝin kiel parton de sia monata novaĵbulteno. Informojn pri novaj varoj en la Libroservo povas senpage ricevi ĉiu ajn, ankaŭ ne-membro, abonante ilin ĉe katalogo.uea.org/index.php . Senpagaj por ĉiuj estas ankaŭ la Gazetaraĵ Komunikoj de UEA per abono ĉe www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/index.html
La kotizoj de UEA por la jaro 2010 troviĝas ĉe www.uea.org/alighoj/alighkotizoj2010.html kaj reta aliĝilo ĉe db.uea.org/alighoj/alighilo.php
Eventa Servo fariĝas nova servo de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 796 (2019-04-15)
Aperis la Dua Bulteno kun servoj (loĝado, ekskursoj, bankedo) por la 104-a UK, Lahtio 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 784 (2019-02-28)
La kongresa libroservo amase vendis en Lillo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 589 (2015-10-08)
Libroservo de UEA en 2014: "Poŝamiko" venkis, vendoj malkreskis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 574 (2015-03-25)
Libroservo de UEA en 2013: "Poŝamiko" venkis, evoluo zorgigas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 535 (2014-02-21)