Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 344 (2009-10-28)
Belartaj Konkursoj de UEA en 2010

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 61-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 95-a Universala Kongreso en Havano. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de infanlibroj. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Validas krome la jenaj kondiĉoj:
Poezio: maksimuma longo ne fiksita;
Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj);
Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita;
Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo Interproksimigo de kulturoj, proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj); la unua premio nomiĝas "Luigi Minnaja";
Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2009. Unu premio.
Ĉiujn konkursaĵojn – en unu ekzemplero, escepte de tiuj por la branĉo Infanlibro – oni devas sendi al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio, aŭ prefere rete al la adreso: michela.lipari@.spamaĵo?tiscali.it, indikante pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. La konkursaĵoj devas alveni plej laste la 31-an de marto 2010.

Filmo kaj Kanto: ĉi-foje, eksperimente, la juĝantaroj mem elserĉos premiindajn verkojn.
Premioj: unua premio 240 eŭroj, dua premio 168 eŭroj, tria premio 96 eŭroj; Nova Talento 168 euroj; Infanlibro de la Jaro 504 eŭroj.
Detala regularo haveblas ĉe UEA, kaj legeblas ankaŭ ĉe uea.org/dokumentoj/regularo_belartaj_konkursoj.html.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/344a2

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026