La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 61-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 95-a Universala Kongreso en Havano. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de infanlibroj. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Validas krome la jenaj kondiĉoj:
Poezio: maksimuma longo ne fiksita;
Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj);
Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita;
Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo Interproksimigo de kulturoj, proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj); la unua premio nomiĝas "Luigi Minnaja";
Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2009. Unu premio.
Ĉiujn konkursaĵojn – en unu ekzemplero, escepte de tiuj por la branĉo Infanlibro – oni devas sendi al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio, aŭ prefere rete al la adreso:
Filmo kaj Kanto: ĉi-foje, eksperimente, la juĝantaroj mem elserĉos premiindajn verkojn.
Premioj: unua premio 240 eŭroj, dua premio 168 eŭroj, tria premio 96 eŭroj; Nova Talento 168 euroj; Infanlibro de la Jaro 504 eŭroj.
Detala regularo haveblas ĉe UEA, kaj legeblas ankaŭ ĉe uea.org/dokumentoj/regularo_belartaj_konkursoj.html.
Interkultura Novelo-konkurso (INK), de Akademio Literatura de Esperanto, sub aŭspicio de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 909 (2020-09-22)
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 903 (2020-09-06)
Societo Zamenhof kaj Belartaj Konkursoj en MondaFest’ 2020, la 6-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 902 (2020-09-02)
Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso - MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 893 (2020-07-14)
Belartaj konkursoj de UEA 2020: partoprenu ĝis la 31-a de marto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 854 (2020-03-10)