Kvin bibliotekoj ricevis subvenciojn de
Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen je la suma valoro de 1250 eŭroj. La subvencioj estas donataj kiel libroj laŭ la dezirlistoj, kiujn la bibliotekoj sendis kun siaj petoj. Per decido de la estrarano de UEA pri kulturo
Claude Nourmont kaj ĝenerala direktoro
Osmo Buller estis subvenciitaj la bibliotekoj de la madagaskara
Itaosy Esperanto-Klubo (125 EUR),
Sankt-Peterburga Esperanto-Societo "Espero" (135 EUR),
Kolombia Esperanto-Ligo (190 EUR),
Kuba Esperanto-Asocio (200 EUR) kaj
Bonaera Esperanto-Asocio (230 EUR).
Subvencioj de la Biblioteka Apogo estas disdonataj ĉiujare ekde 1997, kiam UEA ricevis mondonacon por tiu celo de ges-roj
Thorsen, ambaŭ forpasintaj en la jaro 2006. Ĝis nun la fondaĵo disdonis subvenciojn por 14000 eŭroj. Petoj pri subvencioj en 2008 devos atingi la Centran Oficejon ĝis la 15-a de oktobro. Kun la peto oni sendu liston de dezirataj libroj, kiuj estu ordigitaj laŭ dezirindeco.
TTT-ejo dediĉita al la vivo kaj verkaro de
Poul Thorsen (1915-2006) troviĝas je la adreso
www.poulthorsen.dk.