Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 259 (2007-03-24)
Movada Foiro kaj Kleriga Tago en Jokohamo

Ankaŭ la 92-a Universala Kongreso en Jokohamo (4-11 aŭgusto 2007) havos en sia programo Movadan Foiron kaj Klerigan Tagon. Post la sukcesa unua provo en Florenco, ankaŭ en Jokohamo la Movada Foiro okazos lige kun la sabata Interkona Vespero. En ĝi landaj kaj fakaj asocioj, eldonejoj, kulturaj kaj movadaj instancoj k.a. povos prezenti siajn agadon, eldonaĵojn ktp. Interesitoj petu specialan respondilon ĉe Anna Lowenstein (anna.lowenstein@.spamaĵo?esperanto.org), Via del Castello 1, IT-0036 Palestrina, Italio.

En la kongresa lundo okazos jam por la kvina fojo la Kleriga Tago. Ĝin organizas Humphrey Tonkin (tonkin@.spamaĵo?hartford.edu) kaj Michela Lipari (michela.lipari@.spamaĵo?tiscali.it), kiuj akceptas ideojn kaj (sin)proponojn por prelegoj, podiaj diskutoj aŭ alispecaj programeroj, kiuj rilatas ekz. al la lingvo, informado, instruado, interreto, kongreslando, ktp.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/259a3

El Gazetaraj Komunikoj

Japanaĵoj furoris en Jokohamo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 275 (2007-12-09)

Pli ol 1700 aliĝis al Jokohamo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 261 (2007-06-05)

Naŭ IKU-prelegoj, tri AIS-kursoj en Jokohamo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 260 (2007-04-22)

Oratora Konkurso en Jokohamo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 255 (2007-02-16)

La nombro de aliĝintoj al Jokohamo superis 1300
Gazetaraj Komunikoj n-ro 253 (2007-01-29)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026