N-ro 275 (2007-12-09)
Japanaĵoj furoris en Jokohamo
Pro longdaŭra mara reventransporto el Jokohamo la Libroservo de UEA povis inventari la vendojn dum la 92-a UK pli malfrue ol en la jaroj, kiam la UK okazas en Eŭropo. Ĉi-sube estas aparte listigitaj 21 plej furoraj libroj kaj 4 diskoj. Inter la plej furoraj libroj estas ĉiujare kelkaj kongreslandaj eldonaĵoj, sed ĉi-foje ili okupas eĉ pli ol duonon, 13 el 21, kio evidente respegulas la fakton, ke pli ol duono de la kongresanoj estis japanoj, sed ankaŭ la viglecon de la Esperanta eldonado en Japanio. Ĉe la pinto de la statistiko tamen staras la "IKU-libro", t.e. prelegaro de la Jokohama sesio de la Internacia Kongresa Universitato. Viglan lanĉon spertis du novaĵoj, la reeldonita klasikaĵo "Vivo de Zamenhof" de Edmond Privat kaj la moderna ĉina-japana-korea historio, "Historio por malfermi estontecon", same kiel la japana versio de "Esperanto per rekta metodo" de Stano Marĉek. Entute la Libroservo de UEA vendis dum la UK librojn k.a. varojn por 31042 eŭroj.
Libroj:
1. "Internacia Kongresa Universitato 2007" (red. Amri Wandel), 88 ekz.
2. "Vivo de Zamenhof" (Edmond Privat, red. Ulrich Lins), 75 ekz.
3. "Historio por malfermi estontecon" (Kolektivo), 74 ekz.
4. "Tyokusetuhou de manabu esuperanto nyuumo" (Stano Marĉek), 72 ekz.
5. "Japanio kalejdoskope", 67 ekz.
6. "Nova kurso de Esperanta interparolo" (Takeuti Yosikazu), 43 ekz.
7-8. "Vojaĝo en Esperanto-lando" (Boris Kolker), 28 ekz.
7-8. "Uiriamu-Oorudo-Sisyû" (William Auld, trad. Usui Hiroyuki), 28 ekz.
9. "Esperanto per rekta metodo" (Stano Marĉek), 27 ekz.
10. "Rusoj loĝas en Rusujo" (red. Anna Löwenstein), 23 ekz.
11-12. "Vivoj tra la mondo" (red. Hori Yasuo), 22 ekz.
11-12. "Japana-Esperanta vortaro" (Hirokazu Kaĵi), 22 ekz.
13. "Esperanto tiel parolata" (Tacuo Huĝimoto), 21 ekz.
14-15. "Nokto de la Galaksia Fervojo" (Miyazawa Kenzi), 20 ekz.
14-15. "Invito al Internacia Lingvo Esperanto" (red. Hori Yasuo), 20 ekz.
16. "Vikipedio praktika manlibro" (red. Yves Nevelsteen), 18 ekz.
17-21. "Esperanto-japana vortaro", 15 ekz.
17-21. "Mil unuaj vortoj en Esperanto" (H. Amery, S. Cartwright), 15 ekz.
17-21. "Nova vortaro Esperanto-japana" (Joŝicugu Okamoto), 15 ekz.
17-21. "Ekzercu vin en bazaj vortoj!" (Tani Hiroyuki), 15 ekz.
17-21. "Bekkurso" (Dennis Edward Keefe), 15 ekz.
Diskoj:
1. "Esperanto elektronike" (dvd), 26 ekz.
2. "Kantu kune!" (Asorti; kd), 22 ekz.
3. "Internacia lingvo" (Daniel Haddad; kd), 15 ekz.
4. "Bekumaĵoj 500" (Dennis Keefe; kd), 14 ekz.