Post dujara interrompo reaperis "Familia Esperanto" sub la sceptro de nova redaktoro, Claude Rouget el Norvegio. "Familia Esperanto", kies subtitolo estas "Cirkulaĵo por Esperantlingvaj paroj kaj familioj", estas oficiala organo de Rondo Familia de UEA. La nova numero estas kolore ilustrita, 20-paĝa, kaj enhavas i.a. raportojn pri novjaraj Esperanto-aranĝoj, inviton al la Internacia Infana Kongreseto en Jokohamo, porinfanajn rakontojn kaj versaĵojn, spertojn de diverslandaj Esperanto-familioj kaj resuman raporton pri la pasinta jardeko de Rondo Familia.
La bulteno estas legebla en la retejo de Rondo Familia, http://uea.org/rondo_familia, kie oni povas legi ankaŭ ĝiajn antaŭajn numerojn. Por familioj, kiuj ne havas aliron al komputiloj kaj reto, oni konsideras ankaŭ paperan eldonon. Por ebligi tion subtenaj kotizoj de 10 EUR aŭ pli estas bonvenaj al la UEA-konto idoj-p de la Rondo.
Rondo Familia estis fondita en 1994, la Internacia Jaro de Familio, por ligi esperantistajn familiojn. Ĝi registras familiojn kun aŭ sen infanoj, sendepende de ilia movada engaĝiĝo. La Rondo estas gvidata de komisiono, kies kunordiganto estas Amri Wandel kaj aliaj membroj redaktoro Claude Rouget, Jouko Lindstedt kaj Bert Schumann. Lindstedt estas administranto de la retlisto denask-l, www.helsinki.fi/~jslindst/denask-l.html , kaj Schumann komisiito pri Internacia Infana Kongreseto, http://www.uea.org/kongresoj/iik.html
La dua bulteno por Montrealo 2020 haveblas rete
Gazetaraj Komunikoj n-ro 846 (2020-02-02)
Aperis la Dua Bulteno kun servoj (loĝado, ekskursoj, bankedo) por la 104-a UK, Lahtio 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 784 (2019-02-28)
ESF lanĉas novan bultenon kaj revivigas alian
Gazetaraj Komunikoj n-ro 692 (2017-07-17)
Aperis la Unua Bulteno de la Jokohama UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 235 (2006-06-08)
Dua Bulteno jam por preskaŭ 1500 kongresanoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 201 (2005-03-05)