En formo de faldfolio, konsistanta el ok paĝoj, aperis la Unua Bulteno de la 92-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en la japana havenurbo Jokohamo de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2007. La kolore ilustrita folio priskribas koncize la kongreslandon kaj ĝian kulturon, la kongresan urbon kaj la kongresejon, kaj listigas la kongresajn perantojn de UEA kun ties adresoj.
La Unua Bulteno estas dissendita kun la julia-aŭgusta numero de la revuo "Esperanto" kaj ĝin trovos en siaj dokumentujoj la partoprenantoj de la ĉi-jara UK en Florenco. La aliĝilon de la 92-a UK oni distribuos en la Florenca UK kaj dissendos kun la septembra numero de "Esperanto". La Centra Oficejo de UEA volonte sendos la Unuan Bultenon kaj aliĝilon ankaŭ al individuaj petantoj kaj por distribuado en Esperanto-aranĝoj kaj kun Esperanto-gazetoj. Post la ĉi-jara UK eblos aliĝi al la venontjara ankaŭ per reta aliĝilo en la UEA-retejo.
La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero aperas kaj UEA daŭre serĉas sponsorajn organizojn per ĝi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 811 (2019-07-15)
Aperis la Dua Bulteno kun servoj (loĝado, ekskursoj, bankedo) por la 104-a UK, Lahtio 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 784 (2019-02-28)
Aperis nova libro - "Fundamento de la homaj rajtoj"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 660 (2016-12-16)
Aperis la aktoj de la Esperantologia Konferenco de la Rejkjavika UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 590 (2015-10-15)
Aperis "Belarta rikolto 2014"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 556 (2014-10-14)